Teatro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
[[Dosiero:Dionysos mask Louvre Myr347.jpg|200px|right|thumb|Terakota masko de [[Dionizo]]. Grekio, Mirino, dua jarcento antaŭ nia erao]]
La originoj de tragedio restas obskuraj, kvankam ekde la 5-a jarcento a.K. ĝi estis institucio aligita en konkuradoj (''agon'') aranĝitaj kiel parto de festadoj festantaj [[Dionizo]]n (la [[dio]] de [[vino]] kaj [[fekundeco]]).<ref>Brockett kaj Hildy (2003, 13–15) kaj Brown (1998, 441–447).</ref> Ĉar konkursantoj en la konkurado de la Dionizaj Urbofestivaloj (la plej prestiĝa el la festivaloj kiuj enscenigis dramon) dramistoj estis postulataj por prezenti tetralogion de ludoj (kvankam la individuaj verkoj ne estis nepre ligitaj per rakonto aŭ temo), kiuj kutime konsistis el tri tragedioj kaj unu satirusludo.<ref>Brown (1998, 442) kaj Brockett kaj Hildy (2003, 15–17). Estis esceptoj, kiel ĉe la verko de [[Eŭripido]]' nome ''[[Alcesto]]'' en 438 a.K. Estis ankaŭ apartaj konkurencoj ĉe la Dionizaj Urbofestivaloj por ludado de [[ditirambo]]j kaj, post 488–7 a.K., de [[komedio]]j.</ref> La prezentado de tragedioj ĉe la Dionizaj Urbofestivaloj eble komenciĝis jam je 534 a.K.; oficialaj registroj (''didaskaliai'') komenciĝas de 501 a.K., kiam la satirusa teatraĵo estis lanĉita.<ref>Brockett kaj Hildy (2003, 13, 15) kaj Brown (1998, 442). Rehm proponas la jenan argumenton kiel pruvo ke tragedio ne estis instituciigita ĝis 501 a.K.: "The specific cult honoured at the City Dionysia was that of Dionysus Eleuthereus, the god 'having to do with Eleutherae', nome urbo ĉe la limo inter [[Beotio]] kaj [[Atiko]] kiu havis templon al Dionizo.</ref> La plej multaj atenaj tragedioj dramigas la okazaĵojn de greka mitologio, kvankam ''La Persoj'' - kiu enscenigas la persan respondon al novaĵo de ilia armea malvenko ĉe la [[Batalo de Salamis]] en 480 a.K. - estas la rimarkinda escepto en la pluviva dramo.<ref>Brown (1998, 442). Vernant kaj Vidal-Naquet (1988, 245).</ref> Kiam Esĥilo gajnis unuan premion por ĝi ĉe la Grandurba Dionizia en 472 a.K., li skribis tragediojn dum pli ol 25 jaroj, ankoraŭ kiam ĝia tragedia traktado de lastatempa historio estas la plej frua ekzemplo de dramo kiu pluvivis.<ref>Brown (1998, 442) kaj Brockett kaj Hildy (2003, 15–16).</ref> Pli ol 130 jarojn poste, la filozofo [[Aristotelo]] analizis 5-ajarcentan atenan tragedion en la plej malnova pluviva laboro de drameca teorio - lia ''Poetiko'' (ĉ. 335 a.K.).
 
Atena komedio estas konvencie dividita en tri periodojn, "Malnova Komedio", "Meza Komedio", kaj "Nova Komedio". Malnova Komedio hodiaŭ pluvivas plejparte en la formo de la dek unu pluvivaj teatraĵoj de [[Aristofano]], dum Meza Komedio estas plejparte perdita (konservita nur en relative mallongaj fragmentoj en verkintoj kiel ekzemple Ateneo de Naŭkratis). Nova Komedio estas konata ĉefe de la grandaj papirusfragmentoj de [[Menandro]]. Aristotelo difinis komedion kiel reprezentadon de ridindaj homoj kiu implikas iun specon de erarego aŭ malbeleco kiu ne kaŭzas doloron aŭ katastrofon.<ref>Aristotelo, ''Poetiko'', [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?lookup=Aristot.+Poet.+1449a linio 1449a]: "Komedio, kiel jam dirite, estas reprezentado de malsupra popolo, ne je la plena senco de la malbona mondo, sed tio ridinda estas specio de malalta aŭ malbela. Ĝi konsistas je ia erarego aŭ malbeleco kiu ne kaŭzas doloron aŭ katastrofon, evidenta ekzemplo estas la komedia masko kiu estas malbela kaj distordita sed ne doloriga'."</ref>