Mutianus Rufus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
Orfiĝinte jam frue, la filo de riĉa familio iris al [[Deventer]] por frekventi la lernejon de [[Alexander Hegius]] kaj estis samklasano de Erasmo. La someron de 1486 li studis en [[Erfurto]] ĉe [[Conrad Celtis]], bakalaŭriĝis en 1488 kaj ekzamenitis finfine en 1492.
 
En [[Mainz]] li renkontiĝis en 1496 - dum vojaĝo en Italion - kun [[Dietrich Gresemund]], [[Jakob Wimpheling]] kaj [[Johannes Trithemius|Tritemo]]. La laste menciita familiarigis lin kun librotraktado kaj entuziasmigis lin legi kaj kolekti librojn.
 
En Italio li studis juron. Li promociiĝis en 1498 en [[Ferrara]] ''(Doctor decretorum)'' kaj pliprofundigis sian konojn jurajn en [[Padovo]], [[Florenco]], [[Veneco]] kaj [[Romo]]. Dum sia studo en Italio li aŭskultis la fakulojn [[Bulonjo|bulonjajn]] [[Filippo Beroaldo la juna|Philipp Beroald]] kaj [[Antono Urceo Kodro|Urceus Codrus]].