Montrealo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91:
Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam [[Jacques Cartier]] ĝin vizitis en 1535, kaj [[Samuel de Champlain]] vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam grupo da pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub [[Paul Chomedey de Maisonneuve|Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve]] fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de [[Louis Jolliet|Jolliet]], [[Jacques Marquette|Marquette]], [[René Robert Cavelier de La Salle|La Salle]], [[Pierre Gaultier de Varennes et de la Vérendrye|La Vérendrye]], kaj [[Daniel Greysolon, sieur Du Lhut|Duluth]]. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam [[Pierre de Rigaud de Vaudreuil|Vaudreuil de Cavagnal]] ĝin cedis al la brita armeo sub [[Jeffrey Amherst|Amherst]].
 
La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la [[Kanalo de Lachine]], kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La [[Kanada-Pacifika Fervojo]] fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulitan [[Internacia ekspozicio|Mondekspozicion]] de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian famon per la okazigo de la [[Olimpiaj ludoj|Olimpikoj]] de [[Somera Olimpiko 1976|1976]].
 
== Famuloj ==