Traktato de Versajlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|stato=leginda|komento=Legindaj artikoloj [[Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj|estu faktaj]] kaj [[Vikipedio:Citi fontojn|citu fontojn]], aliokaze povas esti [[Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj|mallegindigitaj]]}}
[[Dosiero:Big four.jpg|eta|300px|dekstra|George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.]]
La '''Traktato de Versajlo''' (en [[franca]]: ''Traité de Versailles'') estis unu el diversaj packontraktoj subskribita en la jaro [[1919]] kiel sekvo de sesmonata traktado en la pariza packonferenco, kiu oficiale finigis la [[unua mondmilito|unuan mondmiliton]] inter la [[Centraj potencoj]] kaj la [[Triopa Entento|Aliancaj potencoj]]. Ĝi estis subskribita la 28an de Junio de 1919, ĝuste kvin jarojn post la [[murdo de ĉefduko Franz Ferdinand]]. Ĝi koncernis ĉefe al Germanio, dum la aliaj [[Centraj potencoj]] de la germana flanko de la unua mondmilito traktis en separataj traktatoj.<ref>[[Traktato de Saint-Germain-en-Laye (1919)]] kun Aŭstrio; [[Traktato de Neuilly-sur-Seine]] kun Bulgario; [[Traktato de Trianon]] kun Hungario; [[Traktato de Sèvres]] kun la Otomana Imperio; {{cite book|editor1-last=Davis|editor1-first =Robert T.|title=U.S. Foreign Policy and National Security: Chronology and Index for the 20th Century|publisher=Praeger Security International|location=Santa Barbara, California|volume=1|year= 2010|page=[http://books.google.co.uk/books?id=gsM1JiXAMJEC&pg=PA49 49]|isbn=978-0-313-38385-4}}</ref>
 
La traktadoj en la [[traktato]] de [[Versajlo]] estis daŭrigo de armistico, kiu estis subskribita en Kompiegna arbaro. La traktato postulis, ke [[Germanio]] (kaj ĝiaj aliancanoj en apartaj traktatoj) akceptu la plenan respondecon pro la eksplodo de la unua mondmilito, kaj ke ĝi pagu grandajn militajn reparaciojn al la Aliancaj ŝtatoj (Germanio devis parte pagi 132 miliardojn da [[marko]]j en 1921). Krome Germanio perdis parton de sia teritorio kaj ĉiujn siajn koloniojn en [[Afriko]]. La germana armeo debis estis senarmeigita kaj limigita al 100.000 anoj. Tiamaj ekonomikistoj, ĉefe [[John Maynard Keynes]] antaŭdiris, ke tiu traktato estas tro akra "kartaga paco", kaj diris ke la monkvantoj estis troaj kaj kontraŭ-produktaj.
 
La traktato plu difinis postmilitajn limojn de eŭropaj ŝtatoj. La traktato estis subskribita la [[28-an de junio]] de [[1919]] kaj ratifita de la [[Ligo de Nacioj]] la [[10-a de januaro|10-an de januaro]] [[1920]]. En Germanio la traktato kaŭzis ŝokon, kiu estas konsiderata unu el la kialoj ke en [[1933]] kolapsis la [[Vajmara Respubliko]] fare de [[Adolf Hitler]]. Tamen modernaj historiistoj pridubas la pezon de la ekonomiaj devigoj de la traktato por Germanio.<ref>Sally Marks, "The Myths of Reparations," ''Central European History'' (1978) 11#3 pp. 231-255 [http://www.jstor.org/stable/4545835 in JSTOR]</ref>
 
==Fono==
 
===Unua Mondmilito===
{{Ĉefartikolo|Unua Mondmilito}}
 
La [[Unua Mondmilito]] (1914–1918) estis batalata tra [[Eŭropo]], [[Mezoriento]], [[Afriko]] kaj [[Azio]]. Ankaŭ la landoj ĉe la batalareoj estis tre tuŝitaj pro la disrompo de la internacia komerco, financoj kaj diplomataj premoj fare de la militantaj landoj.<ref>Simkins, Jukes, Hickey, p. 9</ref> En 1917, okazis [[Rusa Revolucio|du revolucioj]] en la [[Rusa Imperio]], kio kondukis al lafalo de la Imperia Registaro kaj la starigo de la [[Bolŝevikoj|Bolŝevika Partio]] estrita de [[Vladimir Lenin]].<ref name=Bell19>Bell, p. 19</ref>
 
===Dekkvar Punktoj===
{{Ĉefartikolo|Dekkvar Punktoj}}
 
== Kondiĉoj de la traktato ==