Pseŭdo-Dionizio la Areopagano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 23 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q312816)
1a -> 1-a, etaj
Linio 1:
'''Dionizo la Areopagano''' estis [[filozofo]] kaj [[teologo]] de la kristana medio en la jarcento 5a5-a6a6-a, nacie bizanca, de kiu tamen ne estas konata la naskiĝloko kaj mortloko. Ĉar li sub siaj verkoj sin signis kiel Areopagano aludigante certe al la samnoma personulo de la Apostolaj Agoj (17,32-34, <ref>kie la personulo estas esperantigita per ''Dionisio''</ref>) kaj ĉar la admirantoj, eble ne tre frue, sin konsciigis pri la nevera aŭtoreco, oni lin ekdifinis Pseŭdo-Dionizo la Areopagano.
 
==La mistera filozofo==
 
La kazo de la Peŭdo-Dionizo eble povas konsideriĝi kiel la plej fekunda kaj influa literatura falsaĵo de la historio de la okcidenta filozofia pensado. Sub la nomo de la disĉiplo de Sankta Paŭlo kaj unua episkopo de [[Ateno]], konvertiĝinta al [[kristanismo]] post la aŭskultado de [[Paŭlo]] parolanta ĉe la atena Areopago, kaŝiĝis anonima aŭtoro, vivinta eble en la [[Sirio]] de la [[5a5-a jarcento]], eble ekleziulo, eble [[episkopo]], eble nur pastro. La korpuso de la verkoj aŭtoritaj de tiu mistera verkisto (kvar traktadoj kaj ero de dek leteroj) prezentas karakterizojn doktrinajn kaj terminologiajn kiuj malfacile povus datiĝi je la unua fazo de la apostola predikado, ĉar ĝi montras spurojn de postaj hereziecaj disputoj kaj iun terminologian kaj konceptan apudecon al la lasta novplatonisma spekulativado, tiom ke oni hipotezis rektan influon sur Pseŭdo-Dionizon de atena filozofo [[Proklo]].
 
Preter la problemo pri la origino de tiu teksta korpuso, kio determinis ĝian sukceson fontas sendube el la trealta spekulativada nivelo de ĝia doktrina enhavo, kiu establis sisteman fundamenton kaj riĉigon de la teologia spekulativado disvolviĝinta ĝis la 5a5-a jarcento sine de la tradicio de la Eklezio.
 
Ene eĉ de siaj skriboj, la aŭtoro sin prezentas kiel la unuajarcenta atena “Dionisio, membro de la Areopago”, menciita en la Agoj de la Apostoloj”. Li postulas apostolan fidindecon pro tio ke li sin proklamas ĉeestinto de la parolado kiun Sankta Paŭlo prelegis ĉe Areopago kaj konkludiĝinta inter la mokoj de atenanoj. Li, kontraŭe, konvertiĝintus kaj poste estiĝintus episkopo de Ateno.
 
Laŭlonge de tuta [[mezepoko]] kaj ĝis la [[Renesanco]] la atribuado al la atena Dionisio neniam estis juĝita necerta. La unuaj obĵetoj estis ekscititaj de la filozofo kaj filologo [[Lorenzo Valla]] en la unua duono de la [[15a15-a jarcento]], sed plena akcepto pri tiu kritiko solidiĝis nur en la [[19a19-a jarcento]]: ĉar la enhavo de tiuj skriboj ne povas sin forigi el la novplatonisma filozofio de Proklo kaj ties disĉiploj kaj postepokaj herezaj konceptoj.
 
Sed eĉ hodiaŭ estas ankoraŭ problemo la identigo de la aŭtoro de tiuj verkoj. Ĵus estis rifuzita ankaŭ la hipotezo ke la vera aŭtoro povus esti [[Damascius|Damascio]], kiu laŭ la fama bizancisto Carlo Maria Mazzucchi provintus insideme enirigi novplatonismon kiel esencon de kristanismo <ref>http://www.liberonweb.com/asp/libro.asp?ISBN=884526288X</ref>. La tezo ke la verko estas frukto de pagano plaĉis al luteranaj teologoj ĉar la verkoj ŝajnas atribui tro la potencon al la homa racio rilate la eblecon pruvi la ĉeeston kaj agadon de Dio en la mondo: kio ĉe eroj de protestantismo estus malsona pretendo.
 
== Verkoj ==
De la ''Corpus Areopagiticum'' (Areopaga Korpuso) estis konservitaj la sekvaj verkoj, kies titoloj en la latina (el la greka tradukitaj de [[Johano Skoto Eriugena]] en la 9a9-a jarcento) tiel diritaj:
 
De la ''Corpus Areopagiticum'' (Areopaga Korpuso) estis konservitaj la sekvaj verkoj, kies titoloj en la latina (el la greka tradukitaj de [[Johano Skoto Eriugena]] en la 9a jarcento) tiel diritaj:
 
* ''[[De coelesti hierarchia]]'' (Pri ĉiela hierarkio)
Linio 24 ⟶ 23:
Ene de tiuj foje estas menciitaj aliaj verkoj de la sama aŭtoro, kiuj tamen ne atingis nin, kiel ''[[De symbolica theologia]]'' (Pri simbola teologio). Krome de la sama aŭtoro estas konataj dek leteroj.
 
== Pseŭdo-Dioniza pensado ==
 
La pensado kiu emerĝas el la verkoj montras grandajn influojn [[novplatonismo|novplatonaj]], specife el tiuj de la filozofo Proklo (en teksto oni citas ''[[Ieroteo]]''/n) <ref>http://www.apostoliki-diakonia.gr/byzantine_music/it/ymnografoi/ymnografoi.asp?main=melodoi_sort.asp&page=101</ref>, kie ankaŭ notindas malabunda uzo de la terminologio de la «dogmatiko» de [[kristanismo]]). Rimarkindaj ankaŭ la influoj de la teologio de [[Kapadokio|kapadokaj patroj]], aparte de [[Gregorio de Nyssa]]. Pro tio oni opiniis ke la aŭtoro povus esti novplatonisto kiu, konvertiĝinta al kristanismo, celas trovi renkontigajn punktojn de la du religioj aŭ, alikaze, kristano kiu sin adresas, miscele, al filozofia publiko [[paganismo|pagana]], elingigante aŭtoritatecon en la falsa atribuaĵo al kristana Dionisio, jam areapagana.
 
Linio 32 ⟶ 30:
Entute, la verkoj de Pseŭda Dionizo priskribas hierarkian vizion pri la realo, depruntitan el la novplatonismo, en iu realo kaj scio malsupreniras el la superega principo de la kreado, Dio, tra la [[Anĝelo|anĝelaj inteligentoj]], ĝis la plej malalta grado [[Materio|materio]]. Tia hierarkio reflektiĝas en la piramida ordigo de la Eklezio.
 
== Filozofio kaj teologio de Pseŭdo.Dionizo ==
 
Homo kapablas koni la dian principon, kaj al ĝi supreniri, tra/per du vojoj. La unua difiniĝas [[teologio aserta]] aŭ katafatika (el la greka καταϕατικός - aserta der. di κατάϕημι aserti), ĉar al Dio, estante kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, prave eblas referenci ĉiun atributon de ĉiu unuopra estaĵo. La dua vojo, pli taŭga ol la unua, vortiĝas per [[Negativa teologio|negativa teologio]] aŭ apofata apoϕατικός - neaserta), tra/per kiu Dio, transcendanta ĉiun mondan aĵaron, povas esti komprenata nur per depreno, neante unu post la alia ĉiujn eblajn atributojn, eĉ tiujn pretende specifantajn liajn "[[dieco]]n", "[[esto]]n" aŭ "[[bono]]n". Negativa teologio kulminas per la silento. La vera scio pri Dio, tamen, realiĝas preter kaj la aserta kaj la negativa teologio, ambaŭ transcendante en mistika elano en kiu la menso nuligas ĉiun distingon inter objekto kaj subjekto, inter pensanto kaj pensito: «Se iu, vidinte Dion, komprenis kion li vidis, li ne vidis Dion, sed ion de liaj verkoj ekzistantajn kaj koneblajn».
 
Determinanta estis la influo de Dionizo la Areopagano sur postaj pensuloj kiel sur Skoto Erigiuna, la latiniginto de liaj grekaj verkoj, sur Mateo el Kuzo kaj ĝenerale sur verkistoj pri mistiko. Sed tia pseŭdadioniza emo al «elimino» de la distingo inter objekto kaj subjekto povas suspektigi rigidajn monotestojn kiel kristanojn, ties mistikuloj male traktas pri mistiko ĝenerale eliminante ĉiun suspekton de identigo.
 
== La teorio de la estetiko en la pensado de Pseŭdo-Dionizo ==
 
Laŭ Psudo-Dionizo, la belo trovas sian ekstaregan esprimon en la originalaj ideoj apartenantaj al [[Nous]], <ref>(Kosma Intelekto por stoikuloj, Dia inelekto = Dia filo =Verbo, por kristanoj)</ref> la dua hipostazo, kiuj estas dispecigitaj en la materio en senfina multobleco. Arto, kiu laŭ Platono devas admire deĵori la veron, havas la taskon surfacigi la veron el la aĵoj, el malantaŭo de ilia materio ŝajneco, kaj, por tion atingi, devas strebi al la transcenda realo.
 
Linio 64 ⟶ 60:
*''Enciclopedia filosofica'', Centro Studi Filosofici di Gallarate, Lucarini, vol. II.
 
==Notoj Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Vidu Eksteraj ligilojankaŭ ==
* [[Patroj de la Eklezio]]
*[http://www.documentacatholicaomnia.eu/30_20_0531-0533-]
* [[Doktoro de eklezio]]
*[http://host.uniroma3.it/progetti/kant/online/operecomplete/d/dionysiusareopagita.html]
* [[Kristana literaturo]]
*[http://www.unisi.it/ricerca/prog/fil-med-online/autori/htm/dionigi.htm]
 
== Eksteraj ligiloj ==
==Artikoloj kunrilataj==
* [http://www.documentacatholicaomnia.eu/30_20_0531-0533-]
*[[Patroj de la Eklezio]]
* [http://host.uniroma3.it/progetti/kant/online/operecomplete/d/dionysiusareopagita.html]
*[[Doktoro de eklezio]]
* [http://www.unisi.it/ricerca/prog/fil-med-online/autori/htm/dionigi.htm]
*[[Kristana literaturo]]
 
[[Kategorio:Patroj de la Eklezio]]