Ferenc Nezvál: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektado de ruĝaj ligiloj, kunlaboru !
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''NEZVAL Ferenc''' (naskiĝis [[1909]] - mortis la [[26-a de novembro|26-an de novembro]] [[1987]] en [[Budapeŝto]]) estis emerita justicministro, estinta parlamentano, malnova batalanto de la laborista movado, iama membro de la Centra Komitato de la Hungara Socialisma Laborista Partio, iama prezidanto kaj laste honora prezidanto de [[Hungara Esperanto-Asocio]], mortis post longa malsano la 26an de novembro 1987 en sia 78a vivojaro.
 
D-ro Ferenc Nezvál pruvis sian fidelon al la laborista kaj Esperanto-movadoj per agoj eĉ en la plej malfacilaj periodoj. Li naskiĝis la 7an de februaro 1909 en urbo [[Gyár]]. Lia patro estis konsiliestro en Hédervár dum la la [[KonsilantaraHungara RespublikoSovetrespubliko]] en [[1919]], tial li estis kondamnita pasigi 12 jarojn en pundomo. Pro la malriĉo de la familio Ferenc Nezvál 11-jara fariĝis [[koĉero]] te grandbienulo, li devis forlasi eĉ la elementan lernejon en la kvina klaso. Liaj ligoj al la laborista movado estas, do, determinitaj.
 
Poste 1i ellernis la ĝustan metion, li ricevis laboron en la ŝufabriko de [[Münchengrätz]] kaj membiĝis en la Sindikata de la Ledindustriaj Laboristoj. Ekde 1925 li aktive partoprenis la laboristan movadon. En 1928 li, kiel partiano, troviĝis inter la membroj de la [[Hungarlanda Asocio de Komunistaj Junlaboristoj]]. Sekvajare, la 7an de novembro li organizis mutan demonstracion tra la bulvardo Erzsébet, kiu transiris en laŭtan manifestacion. La polico kaptis lin, kaj li estis kondamnita al dujara mallibereco, kiu provizore ne estis plenumita pro lia juna aĝo. En 1931 li partoprenis la duan kongreson de la Asocio de Komunistaj Junlaboristoj en arbaro apud Vieno, kie oni elektis lin membro de la centra estraro. En 1934 li estis denove arestita kaj metita sub daŭran polican kontrolon. Pro la laboristmovada aktivado en aprilo 1944 li estis internigita en koncentrejon, de kie li eskapis, kaj ĝis la liberiĝo li vivis en strikta politika kaŝiteco. Kun la organizita laboristaro li malebligis, ke la faŝistoj forportu la maŝinaron de la Mekanika Ŝufabriko.