RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ referencoj
Linio 108:
La komplikan fornavigaciigan manovron observis centoj da vojaĝantoj el promenejaj ferdekoj kaj miloj da homoj sur la bordo. Kiel la ŝipo malrapide estis ekmoviĝanta, la granda homamaso observis ĝin el la kajo.
 
Sed en la sekvanta momento okazis io, kio povis fini tre malbone. En la albordiĝejo estis ankrigitaj vaporŝipoj ''New York'' kaj ''Oceanic''. En la momento, kiam ''Titanic'' estis preternavigacianta ''New York''-on kaj la pruoj de ambaŭ ŝipoj venis proksimume al sama nivelo, ses ŝtalaj ŝnuregoj, per kiuj ''New York'' estis alligita, streĉiĝis, aŭdiĝis kelkspecaj krakoj similigantaj ekpafojn el revolvero kaj la ŝnuregoj krevis. Ties finaĵoj eksiblis tra la aero kaj ili falis sur la kajon inter la hororigite diskurantajn homamasojn. La liberigita ''New York'', kvazaŭ peligita per nevidebla forto, per la pobo unue nehaltigeble alproksimiĝis al la grandega ŝelo de ''Titanic''. La maristoj sur la ferdeko de ''New York'', instigataj per ekkrioj de oficiroj, peliĝis al la pobo, kiu ĉiumomente devis kunpuŝiĝi kun la flanko de ''Titanic''. Intertempe sur la ponteto de ''Titanic'' kapitano Smith fulmorapide ordonis haltigi la maŝinojn. En la sama tempo unu el la remorkoj, kiuj antaŭ kelke da minutoj helpis ''Titanic''-on dekateniĝi de la kajo kaj nun observis ĝin kiel honora akompanantaro, en la plej granda hasto ĉirkaŭnavigaciis la pobon de ''New York'' al ties alkaja flanko, tie ĝi alfiksis ŝnuregon, ĵetita al ĝi de sur la ferdeko, kaj per ĉiuj fortoj de siaj maŝinoj ĝi klopodis tiri ''New York''-on reen al la kajo. Al la spektantoj, observantaj la draman situacion kun la retenita spiro, ŝajnis, ke ĝia klopodo havas al la movo de vaporŝipo nenian influon, tamen en la plej kritika momento, kiam la kunpuŝiĝo ŝajnis esti jam nerepuŝebla, ''Titanic'' traglitis preter la pobo de ''New York'', de kiu dividis ĝin jam nur kelke da dekoj de centimetroj. Tuj kiam ĝi estis navigaciinta, grandega suĉforto kaŭzita de ties grandega [[maso]] kaj verŝajne eĉ pro kirlado de ties ŝraŭboj ĉesis. Sed la malfacilaĵoj de ''New York'' ne finiĝis. ''New York'' ankoraŭ apogis sin al la flanko de ''Oceanic'', la [[kolizio]] feliĉe kaŭzis neniajn damaĝojn.<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.titanicworld.cz/plavba/streda.html | titolo = Středa 10. dubna | alirdato = 2015-02-27 | familia nomo = Marášek | persona nomo = Zdeněk | jaro = c1999-2008 | lingvo = cs | arkivurl = https://web.archive.org/web/20120111050238/http://www.titanicworld.cz/plavba/streda.html | arkivdato = 2012-01-11}}</ref>
 
Post la repuŝo de la kunpuŝiĝo kun ''New York'' la maŝinoj de ''Titanic'' denove ekis kaj la giganto malrapide proksimiĝis al elirejo el la [[kajo (ŝipado)|kajo]]. Kiam ĝi estis preterpasanta ''Oceanic''-on, la drama situacio ripetiĝis. Fortaj ŝnuregoj, per kiuj ''Oceanic'' estis alligita, streĉiĝis kiel kordoj kaj la ĉebordaj oficistoj havis plenajn manojn de laboro, por ke ili ĝustatempe forpeligu la spektantojn en sekuran distancon. ''Oceanic'' estis al ''Titanic'' altirata per tia forto, ke ĝi videble kliniĝis. Feliĉe ĉifoje la alligŝnuregoj eltenis. Kiam ''Titanic'' sufiĉe malproksimiĝis kaj komencis fornavigacii el la kajo sur surfaco de rivero [[Itchen]], la streĉo de la ŝnuregoj de ''Oceanic'' malstreĉiĝis kaj la vaporŝipo fiksiĝis en la kankrejo.