RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎La glacimonto: + referenco
Linio 263:
''"La glacio rekte antaŭ ni, sinjoro,"'' ripetis Moody la malbonfaman anoncon, kiun li ĵus aŭdis.
 
Murdoch saltis al telegrafo kaj signalis en la maŝinejon ordonon al haltigo kaj tuj li ekkriis al stiristo: ''"Tute dekstren!"'' Fakte en la sama momento li ordonis al la maŝinejo pluan ordonon. ''"Plenforte reen!"'' Laŭ [[terminologio]] valida en la jaro [[1912]] la ordono "Tute dekstren!" signifis turnigon de la [[pobo]] de ŝipo dekstren kaj la [[pruo]] maldekstren.<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.titanicworld.cz/plavba/ledovec_list1.html | titolo = Ledovec | alirdato = 2015-02-27 | familia nomo = Marášek | persona nomo = Zdeněk | jaro = c1999-2008 | lingvo = cs | arkivurl = https://web.archive.org/web/20120413144609/http://www.titanicworld.cz/plavba/ledovec_list1.html | arkivdato = 2012-04-13| citaĵo = Podle terminologie platné v roce 1912 příkaz "Docela vpravo!" znamenal obrácení zádi lodi doprava a přídě doleva.}}</ref> Stiristo [[Robert Hitchens]] tuj obeis kaj apogis sin plenpeze je radioforma mantenilo de la stirrado kaj fulmorapide li turnadis per ĝi kontraŭ direkto de hor-montriletoj, ĝis kiam li eksentis, kiel la rado haltis en randa pozicio. La sesa oficiro Moody anoncis al Murdoch: ''"La stirradon tute flanken, sinjoro!"'' Murdoch intertempe malsuprenigis la levilon ekfunkcianta elektrajn ekipaĵojn fermigantaj akvorezistajn pordojn en vandoj de la kaldronejoj kaj la maŝinejoj. Tuj poste li ordonis al la stiristo: ''"Tute maldekstren!"'' La stirrado tuj komencis turniĝi en la malan direkton.
 
Sed ĉu la ordono ''"Tute dekstren!"'' suferis de lingva konfuziĝo inter la tiama velŝipa sistemo (kie "dekstren" = ŝipo iru baborden) kaj la moderna sistemo kiu tiutempe ekuziĝis (kie "dekstren" = ŝipo iru triborden)? En 2010, Louise Patten, nepino de Lightoller, [asertis<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.telegraph.co.uk/culture/books/booknews/8016752/Titanic-sunk-by-steering-blunder-new-book-claims.html asertis]| titolo = Titanic sunk by steering blunder, new book claims | alirdato = 2015-02-27 | familia nomo = Alleyne | persona nomo = Richard | dato = 2010-09-21 | eldoninto = Telegraph Media Group | lingvo = en | arkivurl = https://web.archive.org/web/20140815130657/http://www.telegraph.co.uk/culture/books/booknews/8016752/Titanic-sunk-by-steering-blunder-new-book-claims.html | arkivdato = 2014-08-15}}</ref> ke la stiristo aŭdante la alvokon "dekstren!" unue ekturnis la stirilon dekstrume (do direkte al la glacimonto), kaj nur poste kompreninte la eraron li turnis en la alia direkto (kontraŭ direkto de hor-montriletoj, livume).
 
En la gvatnesto nun de la movo nekapabla Frederick Fleet fascinite gapis al la malhela pligrandiĝanta silueto. Pro la [[inertio]] peligata ''Titanic'' direktis per alta rapideco senĉese antaŭen kaj daŭris tutan eternecon antaŭ ol ties pruo komencis malrapide turniĝi maldekstren. La maso da glacio nehaltigeble proksimiĝis el tribordo kaj elstaris super la ferdeko de la prua surkonstruaĵo. En lasta sekundo ĝi preterpasis la pruon kaj deglitis laŭlonge laŭ la ŝipa flanko, al ambaŭ viroj en la gvatnesto preskaŭ ŝajnis, ke ''Titanic'' sukcesos eviti je milimetroj al la glacimonto. La pruo jam estis turniĝinta je dudek du gradoj maldekstren, kiam la ŝipo leĝere ektremis kaj de sube, el la dekstra flanko de la grandega ŝelo, aŭdiĝis krakiga sono. Fleet pli poste eldiris, ke en la gvatnesto ili entute ne eksentis la ektremon, sole ili ekaŭdis malfortan knaradon. Tial li kaj Lee konjektis, ke ''Titanic'' nur frotiĝis kun la glacio.