Giuseppe Verdi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
[[File:La Rocca di Busseto.jpg|thumb|La Rocca di Busseto en 19ajarcenta Busseto]]
[[File:Verdi organist in Busseto age 11-Liebig trading cards.jpg|thumb|Verdi, 11jaraĝa, kiel orgenisto en Busseto. (19ajarcenta kartoj Liebig)]]
[[File:Ferdinando Provesi, composer, musician and Verdi's teacher.png|left|upright|thumb|Ferdinando Provesi, komponisto, muzikisto kaj instruisto de Verdi]]
[[File:Antonio Barezzi-detail.png|thumb|left|150px|Antonio Barezzi, granda protektanto de Verdi; poste lia bofrato]]
En konsidero al la familia fono de Verdi, musikologo [[Roger Parker]] indikas ke ambaŭ la gepatroj de Verdi "apartenis al familioj de malgrandaj [[terposedanto]]j kaj komercistoj, certe ne al la analfabetaj kamparanoj de kiuj Verdi poste ŝatis prezenti sin kiel aperinta". Ankaŭ, dum tiu tempo, "Carlo Verdi estis energia en pluigado de la edukado de sia filo... io kion poste Verdi tendenis kaŝi en pli posta vivo"<ref name=PARKER/> kaj, pli poste, Parker asertas ke, dum tiuj fruaj jaroj en Busseto, "la bildo aperas de juneca frumatureco fervore nutrite de ambicia patro kaj de daŭranta, sofistika kaj kompleksa formala eduko [sed pri kiu, pli poste en vivo, Verdi donus] la impreson [esti havinte] plejparte mem-­edukon kaj neklaran junaĝon."<ref name=PARKER>Parker 1998, in Sadie, Vol. 4, p. 933</ref>
Linio 61:
La juna Verdi ne tuj iĝis engaĝita kun la Filarmonio, tiel peniga estis liaj aliaj devontigoj kaj la larĝa gamo da siaj studoj. Tio rezultigis kelkajn konfliktojn kun liaj du ĉefinstruistoj - Provesi por muziko kaj la pastro Seletti ĉe la ''Ginasio'' kie li pasigis akademiajn studojn, sed antaŭ junio 1827, li kompletigis la akademian laboron, diplomiĝante kun honoroj. Post tiu tempo, li povis lerni sole muzikon ĉe Provesi ĝis junio 1829. Hazarde, kiam Verdi estis 13, li estis petita interveni kiel anstataŭaĵo por ludi en kio iĝis lia unua publika okazaĵo en la urbo; li estis tuja sukceso plejparte ludante sian propran muzikon por la surprizo de multaj kaj ĝi donis al li tujan rekonon en lia hejmurbo.<ref name=MATZ1/>
 
Ĉirkaŭ 1829/30, Verdi establis sin kiel gravan forton en la filarmonio: "neniu de ni povis konkuri kun li" la sekretario de la organizo raportis, nome Giuseppe Demaldė, kiu estis la kuzo de Barezzi. Lia raporto pri tiuj tempoj, ''Ceni biografici del Maestro Verdi'' aperas en la biografio de Phillips-Matz.<ref name=MATZ1/> Plie, tiuj jaroj vidis Verdi evoluigi dumvivan intereson en la verkoj de [[William Shakespeare]] (plurajn da kies verkoj li transformis en operojn de 1847 antaŭen); de [[Alessandro Manzoni]] kies ''[[I promesipromessi sposi]]'' - grava verko de itala fikcio - havis signifan efikon al la 16-jaraĝa Verdi kiam li legis ĝin; kaj, trie, de la dramisto [[Vittorio Alfieri]].
 
Estis la dramo de Alfieri, [[Ŝaul]], kion Verdi utiligis kiel la bazon de ok-movada kantato nomita [[''I deliri di Saul]]'' verkita en la aĝo de 15 kaj kiu rezultis en [[Bergamo]] al bonega agnosko, pri kio Demaldè notis: "La kunmetaĵo estas reala juvelo, juvelŝtono." kaj Barezzi deklaris ke ĝi estis "la unua laboro de iu signifo ... en kiu li montras viglan fantazion, filozofian perspektivon, kaj sonjuĝon en la aranĝo de instrumentaj partoj".<ref>Both Demaldè and Barezzi quoted in Phillips-Matz 1993, p. 32</ref>
[[File:Margherita Barezzi-cropped.jpg|thumb|left|upright|Margherita Barezzi]]