Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Kritiko kaj respondoj al kritiko: - neenciklopedieca frazo
Neniu resumo de redakto
Linio 127:
 
Kvankam Esperanto estas instruata de iuj universitatoj, ekz. ĉe la [[Masaryk-Universitato]] en [[Brno]] ([[Ĉeĥujo]]), plej ofte homoj lernas ĝin mem, pere de korespondaj aŭ [[plurmedio|plurmediaj]] kursoj (kaj [[poŝto|poŝte]] kaj [[retpoŝto|retpoŝte]]), pere de [[retejo]]j kiel ''[[lernu!]]'', aŭ en lokaj kluboj de Esperanto. Laŭ Facebook-enketo inter 163 respondintoj 13 (8 %) lernis la lingvon en universitata (9), popolaltlerneja (2) aŭ lerneja (2) kurso, 96 (59 %) memstare per libro (55) aŭ interrete (41), 47 (29 %) en kurso de klubo aŭ unuopulo; 4 (2 %) lernis en la familio denaske aŭ poste<ref>[https://www.facebook.com/questions/409467079104317/ Facebook/EsperantoLand]</ref>. Konstateblas sume, memlernado kaj kluba instruado liveras ĉ. 90 % de la Esperanto-parolantoj de la enketo. Lernolibroj kaj aliaj helpiloj por memlernantoj ekzistas en pli ol cent lingvoj.
 
==== Specifeco de lernado ====
Komparaj esploroj de tempo de lernado de diversaj lingvoj oni faris en la Universitato de Paderborn (Germanio). Kadre de tiu esplorado oni determinis la tempon de lernado de francolingvaj studantoj ĝis certa nivelo. Por atingi tiun nivelon ili bezonis la sekvantan kvanton de horoj:
* germana 2000 horoj
* angla 1500 horoj
* itala 1000 horoj
* Esperanto 150 horoj.(<ref>http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/ Flochon, Bruno, 2000, « L'espéranto », in Gauthier, Guy (ed.) Langues: une guerre à mort, Panoramiques. 4e trim. 48: 89–95. (en la franca)</ref>)
 
La facileco de lernado de Esperanto havas sekvantajn ĉefajn kaŭzojn:
 
* Simpla gramatiko kaj malĉeesto de esceptoj. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, pasintan, nunan kaj estontan tempon oni kreas unumaniere.
* Fonetika ortografio. En vortaroj ne bezonas sciiigi prononcon.
* Normaj manieroj de vortfarado. El malgranda kvanto de radikoj oni kreas per uzo de prefiksoj kaj sufiksoj grandan kvanton de derivatajn vortojn. Tio akre malpliigas la kvanton de radikoj por rememori.
* Kategorio gramatika de vortoj (escepte prepozicioj, numeraloj kaj interjekcioj) estas markita per sufikso kaj finaĵo. En vortaroj ne bezonas sciigi genron kaj deklinacion de nominativoj, konjugacion de verboj ktp.
 
Dum lernado de Esperanto la gramatikaj problemoj rapide malaperas. Tio estas (kune kun facileco) grava specifeco de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj. Por tio la lernantoj povas koncentri al [[vortprovizo]] kaj [[vortuzo]].
 
Vortuzo estas grava parto de ĉiu lingvo. Ekzemple "ludejo" (kampo por ludo de infanoj) en la germana estas "ludloko", "ludplaco" (Spielplatz), en la angla "ludbazo" (playground), en la hungara "ludspaco", "ludplaco" (játszótér), en la rusa "infana placeto" (детская площадка) ktp.
 
=== Oficiala statuso ===