Cifereca: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluro
Linio 4:
 
== Lingva noto ==
Sinonimo de ''cifereca'' estas ''diĝita'', tamen kelkaj fontoj rekomendas la vorton ''cifereca''.<ref>http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/INDD.html#DIGxITA</ref><ref>http://www.reta-vortaro.de/revo/art/digxit.html</ref> La vorto ''digitala'' neniel estas sinonimo, sed rilatas al la plantovegetaĵo [[digitalo]].
''Diĝita'' transskibas la anglan ''digital'' (cifera), kiu devenas el ''digit'' (cifero), samkiel la pola ''cyfrowy'' (cifer[ec]a) devenas el ''cyfra'' (cifero) — kaj samkiel en Esperanto ''cifereca'' devenas el ''cifero''.
''Diĝita'' devenas el [[Latino]] ''digitus'' (fingro), ĉar oni kalkulis nombrojn per fingroj.
 
Oni iam preferas uzi la vorton [[bito]], kiu indikas duuman ciferon, kaj estas do alia maniero apliki la saman metaforon. Ekz-e [[bitlibro]] estas maniero nomi ''ciferecan libron''. La ideo estas unu sama; tamen ''bit-'' pli oportunas por la uzo prefikseca (ĉar ĝi estas mallonga), dum ''cifereca'' pli proksime esprimas la internacian metaforon (''digital, cyfrowy'' ktp).
 
Oni nepre ne esprimu la koncepton ''cifereca'' per ''numera'' aŭ ''nombra'', kiuj maltrafas la ideon: per si mem ''nombro'' ne neprigas ideon pri malkontinuo, la matematikaj nombroj estas elementoj de kontinuo (dum ilia prezento per ciferoj ne formas kontinuon). Kaj ''numera'' estas tute malkonvena, ĉar neniel temas pri vicmontraj ''numeroj''.
 
== Cifereca kodado ==