Sofonisba Anguissola: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Sofonisba Anguissola''' (oni ankaŭ literumas ĝin '''Anguisciola''') (ĉ. 1532 – 16 novembro 1625) estis [[Italujo|itala]] [[Renesanca]] pentristo, kiu naskiĝis en [[Kremono]]. Ŝia edukiĝo estis bona, kaj inkluzivis la [[Belartoj|belajn artojn]], kaj ŝia studado en la laborejoj de lokaj pentristoj fariĝis modelo por la akcepto de virinoj kiel studentoj de arto. Dum ŝia junaĝo, Anguissola vojaĝis al [[Romo]], kie ŝi renkontis [[Mikelanĝelo|Mikelanĝelon]], kiu tuj rekonis ŝian talenton, kaj al [[Milano]], kie ŝi pentris la portreton de la [[Duko de Alba]]. Ŝi interŝanĝis desegnaĵojn kun [[Mikelanĝelo]].<ref name=JANSON>H. W. Janson: History of Art, Revised and Epanded by Anthony F. Janson. Fourth Edition. New York: Harry N. Abrams, Incorporated, 1995, p. 510</ref>
[[File:Sofonisba Anguissola 001.jpg|thumb|left|Tri geknaboj kun hundo.]]
 
[[File:Infantas Isabella Clara Eugenia and Catalina Micaela, 1570.jpg|thumb|maldekstre|Portreto de la Infantinoj de Hispanio nome Izabela kaj Katalina.]]
[[Izabela de Valois]], edzino de la reĝo [[Filipo la 2-a]] de Hispanio, estis entusiasma ne-profesia pentristo, kaj oni instigis Anguissolon vojaĝi al [[Madrido]] por instrui ŝin, kun la rango de atenda sinjorino. Ŝi poste fariĝis oficiala kortuma pentristo de la reĝo, kaj ŝanĝis ŝian stilon laŭ la pli formalaj bezonoj de oficialaj portretoj por la Hispana kortego. Post la morto de la reĝino, Filipo helpis aranĝi ŝian edziĝon al nobelo. Ŝi transloĝiĝis al [[Palermo]], kaj poste [[Pizo]] kaj [[Ĝenovo]], kie ŝi daŭrigis la pentradon, verŝajne kun la subteno de siaj du sinsekvaj edzoj. Ŝi vivis ĝis la aĝo de naŭdek tri, kaj mortis ĉe [[Palermo]].