[[Dosiero:Battleship game board.svg|thumb|Klasika "papera" versio]]
'''Marbatalo''' (ankaŭ foje nomata, laŭ diversaj naciaj lingvoj, '''batalŝipo''', '''batalŝipoj''', '''sinku ŝipon''' ktp) estas [[ludo]] por du ludantoj. En ĝia plej kutima formo ĝi estas [[ludo de papero kaj krajono]], ludata sur desegnitaj kradoj aŭ sur liniita papero, ekzemple en lernejaj [[kajero]]j. Ne estas ĝuste sciata kiel kaj kiam ĝi aperis en tiu ĉi formo, sed sendube ĝi ekzistis jam antaŭ la [[Unua Mondmilito]]. Plej fruaj konataj priskriboj apartenas al [[Clifford Von Wickler]] en komenco de [[20-a jarcento]], sed nek li, nek iu alia prenis [[patento]]n por la ludo. En [[1943]] ĝi estas eldonita far [[Milton Bradley Company]] kiel ludo de notlibro kaj [[krajono]] sub nomo de "Broadsides, the Game of Naval Strategy".<ref>[http://www.boardgamegeek.com/game/2425 Battleship | BoardGameGeek<!-- Bot generated title -->]</ref>