D-AMO 10: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SMG: Enmetis tekston el la gvidilo kun minimumaj modifoj

Novlinioj aldonitaj, ligilo ren al la chefpagho de AMO
Linio 18:
AMO-seminarioj rajtas okazi nur en lokoj, kie la politika kaj socia stabileco sufiĉas por sekura okazigo de seminario kun internacia partoprenantaro. Konvena alireblo estas unu el la kriterioj por aljuĝo de seminario.

===Uzo de la nomo AMO===
La siglo AMO uzeblas kun la signifo ‘Aktivula Maturigo’ nur kun la konsento de Universala Esperanto-Asocio, kiu akceptas seminariojn kaj asignas al ili serio-numeron. Oni rajtas reklami aŭ anonci seminarion nur post ĝia akcepto flanke de UEA. Ĝis tiu punkto ĉiaj mesaĝoj rilatu nur al proponoj kandidatiĝi al la programo.
===Rolo de UEA===
UEA diskonigados la seminarion kaj laŭbezone liveras financan subtenon ene de la (severaj) buĝetaj limoj. Ĝi liveros gvidilojn kaj aron da dokumentoj el pli fruaj seminarioj por helpi en la seminaria pretigo. La grado de plektiĝo de UEA varias de unu seminario al alia (vidu sube).

Linio 37 ⟶ 38:

===Rolo de la organizanta grupo pri fiancado===
• LAST plej malfrue tri monatojn antaŭ la seminario liveras buĝeton, surbaze de kiu oni fiksas kaj konigas la partopren-kotizojn.

• LAST kune kun la AMO-administranto precizigas la financajn rilatojn inter la ligita aranĝo, la seminario, UEA kaj eventualaj aliaj financaj kontribuantoj.

• LAST zorgas, kune kun la AMO-administranto kaj la financa fako en la Centra Oficejo, pri finplenumo de ĉiuj financaj en- kaj el-pagoj, farante ilin laŭeble surloke aŭ perkonte.

• LAST ene de du monatoj post la eventoj faras financan finraporton por UEA kaj la invitinta instanco, kiu montras kiomgrade la buĝeto estis realigita.

===Rolo de la organizanta grupo pri komunikado===
• LAST plej malfrue tri monatojn antaŭ la seminario liveras enkondukan tekston pri la ĉeftemo kaj resumajn prezentaĵojn de la planataj gvidantoj (maks po 500-vortaj), per kiuj UEA kaj LAST kune konigos la eventon kaj varbos partoprenontojn.

• LAST laŭeble zorgas pri espersantlingvaj gazetaraj komunikoj dum la realigo de la seminario, kiujn UEA aŭ la AMO-administranto disvastigu.

• LAST eventuale pretigas nacilingvajn komunikojn kaj mem prizorgas la distribuon.

• LAST nepre liveras tekston por esperantlingva gazetara komuniko al la suprenomitaj, laŭeble kun bonkvalitaj fotoj, plejlaste 24 horojn post la fino de la seminario – prefere en ĝia lasta tago.

• LAST komunikas al UEA la lokon de pliaj seminariaj raportoj kaj materialoj.

===Rolo de gvidantoj===
• Liveri al UEA kaj/aŭ LAST resumon de la intencata(j) sesio(j) plejlaste tri monatojn antaŭ la seminario (po 300-500 vortoj).

• Liveri la plenan materialon (pptx au doĉ aŭ PDF aŭ simile) antaŭ aŭ plejlaste dum la seminario. Vi rajtas liveri ĝin anticipe sed insisti, ke ĝi ne estu publikigita ĝis post la prezento.

• Uzi en sesio(j) aktivigajn taktikojn: grup-diskutojn kun reraportado, rolludojn, gruptaskojn aŭ FLAM-analizojn (t.e. Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Minacoj).

• Kunlabori laŭeble en la fina aperigo de via materialo, ĉu en la AMO-retejo, ĉu pere de aliaj portaloj.

• Tenadi kontakton kun seminarianoj post la aranĝo, en cirkonstancoj kiam tio utilos.

===Rolo de stipendiuloj===
• Dezirantoj de stipendioj skribas koncizan biografion pri si, sian agadon en la E-movado kaj la motivigon por partopreni en la seminario.

• Stipendiulo devigas sin ĉeesti ĉiun seminarian sesion kaj aktive kontribui.

• Stipendiulo poste liveras koncizan tekston pri la impresoj de la aranĝo, la lernitaĵoj kaj planoj por eluzi la akiritajn spertojn.

===Temsugestoj===
Jen listo de jam traktitaj temoj aŭ temoj trakteblaj. Novaj temoj restas bonvenaj. Jen kelkaj ideoj:

- kiel fondi kaj disvolvi novan lokan E-klubon

- financa evoluigo de lokaj kluboj aŭ kiel fariĝi finance memstara E-asocio

- kiel organizi profesian libroservon

- kiel disvolvi la industrion de esperantaĵoj

- kiel organizi efikan gazetaran servon kaj rilatadi kun ĵurnalistoj

- kiel efike varbi por la E-kursoj: argumentoj kaj varbmaterialo por malsamaj celpublikoj

- La bazaj kondiĉoj por monakirado por projektoj

- kiel flegi viglan kulturan vivon en la loka asocio/klubo

- kiel organizi kaj diskonigi eventojn – movade kaj ekstermovade

- kiel varbi por UEA surloke: alireblo de helpiloj

- kiel prizorgi allogajn retejojn per modestaj elspezoj

- strategio kaj taktiko por krei E-centron en universitato aŭ simila instanco

- kiel konservi kaj havebligi niajn heredaĵojn en komputika epoko

- kiel fondi junularan klubaron en landoj sen sekcio de TEJO

- kiel eluzi Esperanton en turismo aŭ komerco (aŭ en ajnaj pliaj fakoj)

- kiel evoluigi kaj rejunigi la komunumon en difinita mondparto.

Linio 86 ⟶ 87:

===Celoj de la AMO-programo ĝis la fino de 2016===
• Okazigi sep aŭ ok seminariojn ĉiujare en plej diversaj mondpartoj

• Aliri la kvinan kaj lastan kontinenton en 2016

• Starigi iel kapablan, flekseblan kaj utilan AMO-retejon ĝis frue en 2105.

• Trovi kaj eklaborigi administranton aŭ administran teamon plejlaste komence de 2016. Vidu dokumenton D-AMO-09 por taskaro kiun la administranto(j) povus plenumi.

• Organizi almenaŭ unu seminarion jare kun celo trejni trejnistojn, gvidatan de iu kun profesiaj kvalifikoj pri trejnado.

La jena teksto estas ĉerpita el la koncerna gvidilo, kiu ekzistas en ilustrita formo kiel PDF-dokumento.

Reen al la ĉefa pagho pri [[Aktivula Maturigo|AMO]].