Košice: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 115:
La unua mencio okazis en [[1230]] pri la komunumo. En [[1312]] la [[fortikaĵo]] estis sieĝita fare de reĝa hungara armeo, ĉar en tiu regiono [[Mateo Csák]] regis, ne akceptanta la [[reĝo]]n. La urbo ricevis la rangon [[libera reĝa urbo]] en [[1347]]. Parlamento okazis en la urbo en [[1374]]. La [[fortikaĵo]] firme kontraŭstaris al Miĥaelo Perényi en [[1441]] kaj poste al Wladislaw la 1-a. En [[1449]] la [[husanoj]] estre de Giskra venkis la hungarojn. En[[1491]] pola [[princo]] Albert ne povis okupi la fortikaĵon. La urbo omaĝis en [[1526]] al [[Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)]], sed en [[1536]] orienthungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) okupis ĝin, tamen en [[1551]] Ferdinando reakiris. En [[1604]] princo de [[Transilvanio]] [[Stefano Bocskai]] okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio [[Gábor Bethlen]] en [[1619]] okupis la urbon, en [[1625]] edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en [[1644]]. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en [[1657]]. En [[1677]] la [[aŭstroj]] okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun [[grafo]] [[Emeriko Thököly]] okupis en [[1682]], sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En [[1703]] la urbo omaĝis al [[Francisko Rákóczi la 2-a]], kiu elektis ĝin ŝatata urbo.
 
En fine de [[1848]] kaj komence de [[1849]] la aŭstroj venkis la hungarojn, sed post [[monato]] la hungaroj tamen akiris ĝin. Somere la rusa armeo okupis la urbon. En [[1906]] oni konstruis domon de Rákóczi kaj reentombigis lin en la preĝejo. En [[1910]] la urbo estis departementejo de [[Abaúj-Torna]], en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 [[germanoj]], 453 [[poloj]], 227 [[ĉeĥoj]] kaj 210 [[rutenoj]]). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en [[1918]], sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en [[1919]]. Tiam laŭ kontrakto de [[francoj]] la hungaroj forlasis la regionon, sed spite la kontrakton la [[rumanoj]] restis ĉe [[Tiso]]. En [[1920]] la regiono iĝis parto de [[Ĉeĥoslovakio]]. Laŭ la Arbitracio de [[Vieno]] la regiono rehungariĝis. En [[1941]] nekonataj flugmaŝinoj [[Bombardado de Košice|bombatakis la urbon]], sekve Hungario atakis [[Sovetunio]]n. En [[1944]] la [[Ruĝa Armeo]] okupis la urbon, la regiono apartenis denove al [[Ĉeĥoslovakio]], poste prezidanto [[Edvard Beneš|Beneš]] tie deklaris dekretojn, en kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj.
 
Nun en [[2001]] vivis tie 236 093 da loĝantoj (210 340 slovakoj, 8940 hungaroj, 5055 [[ciganoj]], ktp).