Elektronkovraĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: ar:غلاف إلكتروني (strong connection between (2) eo:Elektronkovraĵo and ar:غلاف تكافؤ),pt:Camada eletrônica (strong connection between (2) eo:Elektronkovraĵo and pt:Nível eletrônico)
e Kosmetikaĵoj
Linio 1:
La tuto deda [[elektrono]]j, kiuj troviĝas ĉirkaŭ [[atomkerno]], estas la '''elektrona kovraĵo'''. La elektronoj, tavole, en ŝeloj (t. e. '''[[elektrona ŝelo|elektronaj ŝeloj]]'''), konstruas la elektronan kovraĵon.
 
La elektrono estas tre eta, [[fundamenta partiklo]], ĝia [[maso]] estas 1836-oble pli malgranda ol la maso de [[protono]]. Ĝi portas negativan [[ŝargo]]n. Ĉi tiu ŝargo estas ĝuste tiel granda, kiel la pozitiva ŝargo de protono. La elektronoj moviĝas ĉirkaŭ la kerno de la atomo, kaj formas la elektronan kovraĵon de atomo. La elektronoj ĉirkaŭas la kernon aŭ nukleon, kiel nubo, nomita ankaŭ '''elektrona nubo'''. La nombro de elektronoj en neŭtrala (senŝarga) atomo estas egala al la la nombro de protonoj en la kerno. La signosimbolo de elektrono estas: e-.
 
Karaktero de elektrono estas – kiel ankaŭ tiu de ceteraj partikloj: protonoj, [[neŭtrono]]j, ktp. –, ke ili ne estas sole materiaj partikloj, sed ankaŭ ondoj.
 
La atomo iusence similas la sunsistemon[[sunsistemo]]n, kie la kerno similas la sunon[[suno]]n, kaj la elektronoj similas la planedojn[[planedo]]jn. Tamen la moviĝo de elektronoj ne estas similigebla kun la movo de solidaj korpoj. La elektronoj moviĝas tiel rapide, preskaŭ ili samtempe estus en pluraj lokolokoj. Oni ne povus priskribi vojon de elektrono, sed ĉirkaŭ la kerno ili estigas ŝelonkovraĵon, kiu povas enhavi plurajn tavolojn kaj havas elektran kaj magnetan efikon.
 
La staton de elektronoj, kiuj konstruas la elektronan kovraĵon, ĉar ili ne estas simple imageblaj kiel etaj sferetoj, oni ne povas priskribi per simpla matematika funkcio, sed nur per t. n. [[ondfunkcio|psi-funkcio]], kiu indikas difuzan disdividiĝon.
 
===Orbito===
La elektronoj en la elektrona ŝelo ĉirkaŭ la kerno povas okupi nur certajn lokojn, tamen plenigas spacon ĉirkaŭ la kerno, kvankam oni ne povas determini la lokon, kie ĝuste ili troviĝas. En ĉiuj punktoj de la spaco estas determinebla nur la grado de [[probablo]], kiel la elektrono en donita momento povas troviĝi. Tiel ekzemple oni povas bildigi la nubon de elektrono per punktoj, kiuj povas esti loke pli densaj aŭ malpli densaj, depende de tio, kie estas pli probabla la trovo de elektrono. Ofte oni reprezentasprezentas la nubon per ties averaĝa kurbo resp. per surfaco. Ĉi-tiun surfacon povas oni nomi [[orbito]].
 
===Spino===
Per simpligeco oni povas diri, ke la elektroelektrono turniĝas ĉirkaŭ sia turnakso en iu direkto. La [[spino (elektronofiziko)|spino]] montras, en kiu direkto turniĝas la elektrono. Se sur la orbito estas nur unu elektrono, ĝi estas nepara. Sur la unua orbito povas lokiĝi nur du elektronoj. La dua devas havi kontraŭan spinon, la elektronoj sur la orbito devas havi antiparalelan spinon., ili estigas elektronan paron. Sur pli altaj orbitoj povas lokiĝi ankaŭ pluraj neparaj elektronoj, se ili havas egalajn energian valoron. En ĉi tiu kazo ili havas paralelan spinon.
 
===Energio===
Elektrono povas esti sur diversaj energiaj niveloj, t. e. povas havi diversajn statojn, kiuj difinas ĝian orbiton. La staton de elektrono oni indikas per minuskloj: '''s, p, d, f'''. En la [[kemio]] gravas la unuj tri statoj: '''s, p''' kaj '''d''', kion oni povas ilustri en la orta spaca koordinata sistemo. Imagu, ke la kerno estas en la [[origino]] de la koordinata sistemo. En la stato '''s''' la orbito situas sfere ĉirkaŭ la origino. En la stato '''p''' la orbito povas situi laŭ la akso '''x, y''' aŭ '''z''', en formo de etendiĝanta cifero 8. Laŭ la lokiĝo oni diferencigas orbitojn '''px''', '''py''' kaj '''pz'''. En la stato '''d''' estas la formo de orbito pli komplika.
 
La energion de elektrono ĉefe karakterizas la [[ĉefa kvantumnumerokvantuma nombro]], kiu povas havi la valorojn: 1 .. 8. Kun kreskanta valoro kreskas ankaŭ la energio de elektrono. laLa elektrona ŝelokovraĵo de atomo povas havi ĝis sep tavolojn. Ofte oni indikas la tavolojn per majuskloj: '''K, L, M, N, O, P, Q''', aŭ per la ĉefaj kvantumaj numerojnombroj: '''1, 2, 3, 4, 5, 6, 7'''. En la [[perioda tabelo]], la vico montras, kiom da tavoloj havas la elemento. Ĝia nombro indikas, en kiu vico troviĝas la elemento. La nombro de orbitoj en la n-a tavolo estas '''n²''', kaj la nombro de elektronoj en la tavolo estas '''2n²'''. La plej multajn elektronojn en la vico havas la [[nobla gaso|noblaj gasoj]].; Perpri ili finiĝas la vicoj, iliaj plej eksteraj orbitoj estas plenigitaj perde ĉiuj eblaj elektronoj.
 
[[Kategorio:Atoma fiziko]]