Ilinojso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Faolin42 (diskuto | kontribuoj)
images
estas pluraj "en:Evanston"
Linio 107:
Ĝi ricevis sian nomon pro la [[franca lingvo|franca]] formo de ''Ilini'', kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso ''-ois''--la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en la [[angla lingvo|angla]]. La ''Ilini'' estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. La [[tero]] kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova [[Usono]] de la [[Britio|Brita Regno]] post la [[Usona milito por sendependeco]]. Je la [[3-a de decembro]] [[1818]], ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la [[19-a jarcento]], Ilinojo estis [[geografio|geografie]] tre oportuna pro esti la sola akvovojo inter la [[Grandaj Lagoj]] kaj la [[Misisipo (Rivero)|Rivero Misisipo]]. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la [[interŝtata ŝosea sistemo]]. Ilinojo fidelis al la Usona Unio dum la [[Usona interna milito]] de [[1861]]-[[1865]].
 
La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo [[Viskonsino]]n (angle: Wisconsin), en la oriento la [[lago Miĉigano|lagon Miĉigano]], [[Indianao]]n kaj la [[rivero Ohio|riveron Ohio]], kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas [[maizo]], [[bovo]]j, kaj [[porko]]j. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. [[Universitato de Ĉikago]], en [[Ĉikago]], [[Northwestern University]], en [[Evanston (Ilinojso)|Evanston]] kaj [[Universitato de Ilinojo]], en [[Ĉampajno-Urbano]] estas du gravaj universitatoj en Ilinojo.
 
En Ilinojo loĝas (je [[2000]]) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda [[urbo]] estas [[Ĉikago]] (''Chicago'' [ŝiKAGo]), kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas [[Rockford (Ilinojo)]], [[Aurora (Ilinojo)]], [[Naperville]] kaj [[Peoria (Ilinojo)]]. La ĉefurbo estas [[Springfield (Ilinojo)]]. Ilinojo havas 22 reprezentantojn en Usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).