Kalidaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
Kalidaso estas elstarulo de la hinda literaturo kaj la hinda drama arto. Li estas konata precipe pro siaj tri konservitaj versdramoj pri romaneca amo: ''Ŝakuntala'' estas la plej konata el ili. Krome li verkis du [[eposo]]jn kaj multajn poemojn, kiuj distingiĝas pere de siaj naturaj priskriboj kaj emocia travivaĵo. La verkoj de Kalidasa estis tradukitaj unuafoje en la germanan kaj anglan lingvojn. Kalidaso influis [[Friedrich Schiller|Schiller]] kaj [[Johann Wolfgang von Goethe|Goethe]]. Multaj poemoj atribuataj al Kalidaso verŝajne ne devenas de li. Li verkis elstare en ĉiuj grandĝenroj de literaturo.
 
== Frua vivo ==
 
Akademiuloj konjektis ke Kalidaso eble loĝis aŭ proksime de la [[Himalajo]], aŭ en la najbareco de Ujjain, aŭ en Kalinga. La tri konjektoj estas bazitaj respektive sur la detala priskribo fare de Kalidaso de la Himalajo en sia ''Kumārasambhava'', la elmontro de lia amo por Ujjain en ''Meghadūta'', kaj liaj tre laŭdantaj priskriboj de Kalingana imperiestro Hemāngada en ''Raghuvaṃśa'' (sesa sargao).
Linio 13:
Estas kredite ke li estis de humila origino, edziĝinta al princino kaj defiita fare de lia edzino, studis [[poezio]]n por iĝi granda [[poeto]].<ref name=academi>{{cite web|title=About Kalidasa|url=http://www.kalidasaakademi.nic.in/About_Kalidasa/about_kalidasa.html|publisher=Kalidasa Academi|accessdate=21a Julio 2013}}</ref> Kelkaj kredas ke li vizitis la verkiston Kumaradasa, nome la reĝo de [[Cejlono]] kaj, pro iom da perfido, Kalidaso estis murdita tie.<ref name=academi/> La nomo de lia edzino estis Vidyawati.
 
== Tempoperiodo ==
Lia periodo estis ligita al la regado de unu ''Vikramaditya''. Kaj Ĉandraguptha la 2-a (380 p.K. — 415 p.K.) kaj Skandagupta (455 p.K. - 480 p.K.), estis titolitaj ''Vikramaditya'' kaj la vivoperiodo de Kalidasa estis ligita al ilia regado.<ref>Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 78</ref> Estis ankaŭ argumentite ke Kalidaso vivis en la 1a jarcento a.K. dum la periodo de alia ''Vikramaditya'' de Ujjain, sed nun estas ĝenerale akceptite ke la periodo de Kalidaso falis inter 5-a kaj 6-a jarcento<ref>Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 77</ref> Lia nomo, kune kun poeto Bharavi, estas menciita en surŝtona surskribo datita el la jaro 634, trovita ĉe Aihole, situanta en nuntempa [[Karnatako]].<ref>Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 80</ref>
 
== Verkoj ==
Kālidāsa verkis tri prezentaĵojn. Inter ili, ''Abhijñānaśākuntalam'' ("De Ŝakuntala rekonita per ĵetono") estas ĝenerale rigardita kiel majstraĵo. Ĝi estis inter la unuaj sanskritaj verkoj estantaj tradukitaj en la anglan, kaj poste estis tradukita en multajn lingvojn.<ref>[http://www.cs.colostate.edu/~malaiya/kalidas.html Kalidas, Encyclopedia Americana]</ref>
[[ImageDosiero:Raja Ravi Varma - Mahabharata - Shakuntala.jpg|thumb|175px|Ŝakuntalo haltiĝas por rigardi reen al Duŝjanta, Raja Ravi Varma (1848-1906).]]
==== Poemoj ====
 
Linio 37:
* ''Ṛtusaṃhāra'' (La maniero de la sezonoj) priskribas la ses sezonojn rakontante la travivaĵojn de du amantoj en ĉiu el la sezonoj. Ṛtusaṃhāra estis tradukita al tamila de Muhandiram T. Sathasiva Iyer</ref>
 
== Tradukoj ==
 
Montgomery Schuyler, Jr. publikigis bibliografion de la eldonoj kaj tradukoj de la Ŝakuntala dramo preparante sian laboron "Bibliografio de la Sanskrito-Dramo".<ref>Ĝi estis poste publikigita kiel la tria volumo de la 13a volumeno de la Hind-Irana Serio de la Kolumbia Universitato, publikigita de Columbia University Press, inter 1901-32 kaj eldonita de A. V. Williams Jackson</ref><ref>{{cite journal|last=Schuyler, Jr.|first=Montgomery|title=The Editions and Translations of Çakuntalā|journal=Journal of the American Oriental Society|year=1901|volume=22|pages=237–248|jstor=592432}}</ref> Schuyler poste kompletigis siajn bibliografiajn seriojn de la verkoj de Kalidaso kompilante bibliografiojn de la eldonoj kaj tradukoj de Vikramorvaçī kaj Mālavikāgnimitra.<ref>{{cite journal|last=Schuyler, Jr.|first=Montgomery|title=Bibliography of Kālidāsa's Mālavikāgnimitra and Vikramorvaçī|journal=Journal of the American Oriental Society|year=1902|volume=23|pages=93–101|jstor=592384}}</ref>
 
== Pli posta kulturo ==
 
Multaj akademiuloj verkis komentaĵojn pri la verkoj de Kalidaso. Inter la plej studitaj komentaĵoj estas tiuj de Kolāchala Mallinātha Suri, kiuj estis verkitaj en la [[15-a jarcento]] dum la regado de la [[Viĝajanagara imperio|Viĝajanagara]] [[reĝo]], Deva Raja la 2-a. La plej antikvaj konservitaj komentaĵoj ŝajnas esti tiuj de la kaŝmira akademiulo Vallabhadeva de la 10-a jarcento.<ref>Dominic Goodall kaj Harunaga Isaacson, ''The Raghupañcikā of Vallabhadeva, Volume 1'', Groningen, Egbert Forsten, 2004.</ref> Eminentaj sanskritaj poetoj kiel Bāṇabhaṭṭa, Jayadeva kaj Rajaseĥara malŝparis laŭdon pri Kalidaso en siaj verkoj. Bonkonata sanskrita versaro ("Upamā Kālidāsasya ... ") laŭdas lian kapablon ĉe ''upamā'', aŭ [[komparo]]j. Anandavardhana, tre honorita kritikisto, konsideris Kalidason kiel unu el la plej grandaj sanskritaj poetoj iam. De la centoj da antaŭ-modernaj sanskritaj komentaĵoj pri la verkoj de Kalidaso, nur frakcio estas nuntempe publikigita. Tiaj komentaĵoj montras signojn ke la poezio de Kalidaso estis ŝanĝitaj de sia origina stato tra jarcentoj de permana kopiado, kaj eventuale tra konkurantaj parolaj tradicioj kiuj kuris kune kun la skriba tradicio.
Linio 51:
La artisto Koodiyattam kaj la akademiulo pri teatroĝenro ''Natya Shastra'' nome Māni Mādhava Chākyār (1899-1990) koreografiis kaj elfaris popularajn verkojn de Kalidaso kiaj ''Abhijñānaśākuntala'', ''Vikramorvaśīya'' kaj ''Mālavikāgnimitra''.
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Bibliografio ==
*
* {{cite journal|last=Raghavan|first=V.|title=A Bibliography of translations of Kalidasa's works in Indian Languages|journal=Indian Literature|date=Januaro–Marto 1968|volume=11|issue=1|pages=5–35|jstor=23329605}}
Linio 67:
* [http://web.archive.org/20031015130416/www.geocities.com/desirajuhrao/ Angla traduko de Ŝakuntala, kun la tuta teksto en Devanagari kaj transskribo]
{{Wikiquote}}
* [http://www.sacred-texts.com/hin/sha/index.htm ''Kalidasa: Tradukoj de Ŝakuntalo kaj aliaj verkoj''] de Arthur W. Ryder
* [http://www.imagi-nation.com/moonstruck/clsc60.html Biografio de Kalidaso]
* [http://www.claysanskritlibrary.org Clay Sanskrit Library] publishes classical Indian literature, including the works of Kalidasa with Sanskrit facing-page text and translation. Also offers searchable corpus and downloadable materials.
* [http://oll.libertyfund.org/Home3/AuthorBioPage.php?recordID=0140 Kalidaso] ĉe ''The Online Library of Liberty''
Linio 78:
[[Kategorio:Barataj verkistoj]]
[[Kategorio:Barataj poetoj]]
[[Kategorio:BaratajLiteraturo literaturojde Barato]]
[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:Barato]]