Virino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
==Historia, kultura, antropologia kaj kulturhistoria evoluo==
{{Ĉefartikolo|Antropologio}}
Kvankam estas granda diverseco, depende de la tipo de socio - [[matriarkeco]], [[patriarkeco]], [[ĉasistoj-kolektistoj]], agrikultura socio ktp.- kaj de la rilato inter patro kaj filo, oni povas diri, ke ekde la [[prahistorio]], la virinoj, same kiel la viroj, ludis kulturan rolon partikulare kaj normale diferencigita. En socioj de [[ĉasistoj-kolektistoj]], la virinoj preskaŭ ĉiam estis kiuj kolektis la vegetalajn produktojn, dum la viroj liveris la [[viando]]n pere de la ĉaso. Pro ilia profunda kono de la flaŭro, la plej parto de la [[Antropologio|antropologoj]] kredas, ke estis la virinoj kiuj kondukis la antikvajn sociojn al la [[Neolitiko]] kaj iĝis la unuaj [[Agrikulturo|agrikulturistoj]].
[[Dosiero:WomanFactory1940s.jpg|thumb|250px|En [[1942]], dum la [[Dua Mondmilito]], [[laboristo|laboristino]] produktas pecojn por [[aviadilo]]j en la [[fabriko]] de ''Consolidated Aircraft Corporation'' en [[Fort Worth]], [[Teksaso]], [[Usono]]. La aliĝo de virinoj al laborpostenoj tradicie viraj dum la [[Unua Mondmilito|Unua]] kaj la [[Dua Mondmilito]] pro la foresto de viroj kiuj estis en la fronto estis decidiga paŝo por la kompleta aliĝo de virinoj al la [[labormerkato]].]]
En la [[Mezepoko]], la viraj aŭtoroj, apartenantaj al stirpo, religiuloj aŭ nereligiaj traktadistoj kaj ĉefe, predikistoj, parolis pri la kondiĉoj kaj kondutoj postulitaj de infaninoj, junulinoj kaj virinoj. La ina konduto estis konstante mezurita por ĉiu momento kaj situo de la vivo. Preskaŭ ĉiam la aĝo korespondas al la civila stato kaj al la funkcio laŭ tiu. Tiele la virino estis reprezentata en la bildo de la fianĉino, la promesitulino, la edzino, la vidvino, tio estas, ĉiam ligita nepre al viro kiu devis responsiĝi pri ŝi kaj pri ŝia konduto. La rolo plej grava atribuita al la virino estis tiu de edzino kaj de [[patrino]].<ref>''Aproximación a la vida cotidiana en la Edad Media''. Guglielmi, Nilda. Buenos Aires, UCA, 2000.</ref>
 
== Feminismo ==
{{Ĉefartikolo|Feminismo}}