Cikladoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 47 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q171132)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Cikladoj''' ([[greke]] Κυκλάδες, ''Kiklades'', respektive Νομός Κυκλάδων, ''Nomós Kikladon'', esperanta nomo kun komenca "c" - kaj ne "Kikladoj" - laŭ [[PIV]]) estas [[insularo]] de [[Grekio]], kaj samtempe unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomós"). La insularo situas en la sudo de la [[Egea Maro]], kaj apartenas al la administra regiono ("periferio") [[Suda Egeo]]. La Cikladoj kovras areon de sume 2.572 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 113.000 enloĝantojn. Administra centro de la provinco kaj de la administra regionon estas la urbo ''Ermupoli'' sur la insulo [[Siroso]].
 
Dum la epoko de [[antikva Grekio]] oni konsideris la insularon cirklon ĉirkaŭ la sankta insulo [[Deloso]] kaj tial nomis ilin Cikladoj (ringaj insuloj). Sur tiuj insuloj disvolviĝis la nomita [[Ciklada kulturo]]. La restajn insulojn de la regiono oni nomis [[Sporadoj]], la "disĵetitaj insuloj". La insularo estas inter la plej ŝatataj turismaj celoj en Grekio.
 
La insuloj konsistas grandparte el la mineraloj [[gnejso]] kaj [[skisto]], iom ankaŭ el [[granito]] kaj [[bazalto]]. Pro la fekundeco de la grundo kaj la serena, milda klimato dum la [[antikva epoko]] oni nomis ilin la "perloj de Grekio". Nuntempe multaj el la insuloj tamen estas sen arba vegetaĵo kaj tial sufera je erozio kaj manko de nesala akvo. Tamen daŭre sur la grundo bone kreskas vitoj, olivarboj, kotono kaj produkteblas silko kaj mielo. La ardan varmon de la somero mildigas maraj ventoj.