'''Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto''', estis eldonita de [[L. L. ZAMENHOFZamenhof|Zamenhof]] en [[1894]], [[Varsovio]], 43 p., 7-a eld. 1910, 55 p. La sola plena lernolibro de E, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn E tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo ''La Feino''); al tiu ekzerco estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En [[1905]] ĝi konsistigis la duan parton de [[Fundamento]] de E (v) do ĝi fariĝis netuŝebla. M. ŜIDLOVSKAJA.