Federico Gobbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aldono de la urbo Amsterdamo al la profesoro de Amsterdamo.
Linio 1:
'''Federico GOBBO''' (naskiĝis la [[26-a de marto|26-an de marto]], [[1974]]) estas [[Italio|italo]] kaj loĝas en la urbourboj [[Milano]] kaj [[Amsterdamo]]. Interlingvisto, esperantologo, informadikisto kaj filozofo pri komputado, li esperantistiĝis en [[1997]] per retkurso de [[ELNA]] kaj baldaŭ aktiviĝis en la [[Itala Esperantista Junularo|itala junulara movado]], kiam li lanĉis la retejon esperanto.it kaj la retkurson de Esperanto por itallingvanoj Kirek. En [[1998]] li magistriĝis en [[esperantologio]] ĉe la [[Universitato de Torino]] kun profesoro [[Fabrizio Pennacchietti]]. Ekde [[2005]] li membras en la teamo de la revuo [[Language Problems and Language Planning]].
 
En [[2009]] li doktoriĝis en la Departemento de Informadiko kaj Komunikado (DICOM) ĉe la Universitato de Insubria, Italio per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton. En [[2009]] li iĝis profesoro pri [[historio]] de [[informadiko]] ĉe la Universitato de Insubria, Italio. Ekde [[2010]] li kunfondis la fakrevuon [[Inkoj|InKoj]] eldonatan de la Universitato de Milano kune kun profesoroj [[Paolo Valore]] kaj [[Massimo Rizzardini]], de kie li foriris en februaro 2011. En [[2011]] li iĝis laŭkontrakta profesoro pri ''Lingvoplanado kaj Planlingvoj'' ĉe la [[Universitato de Torino]], kie li daŭrigis la tradicion de [[Fabrizio Pennacchietti]]. En [[2012]] li partoprenas al projekto [[Universitato de Esperanto]] sur [[Esperanto-Insulo]], [[Hajnano]], Ĉinio. Danke al tiu partopreno samjare li iĝis Adjunkta Docento (ADoc) pri [[Kibernetiko]] ĉe [[Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino]].