Manolis Glezos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
La fino de la dua mondmilito ne estis la fino de sufero por Glezos. La 3an de Marto, 1948, en la mezo de la Greka Civila Milito, li estis metita en juĝado pro siaj politikaj konvinkiĝoj kaj kondamnita al morto multoble de la dekstrula registaro. Tamen, liaj mortaj kondamnoj ne estis efektivigitaj, pro la internacia publika kriado. Liaj [[mortopuno]]j estis reduktitaj al vivtempa sankcio en 1950. Eĉ kvankam li estis ankoraŭ malliberigita, Manolis Glezos estis elektita membro de la [[Greka Parlamento]] en 1951, sub la flago de la Unueca Demokrata Maldekstro, ankaŭ konata kiel EDA ([[Greka lingvo|greko]]: <span lang="el" contenteditable="false">Ενιαία Δημοκρατική Αριστερά</span>, ΕΔΑ). Al lia elektado, li daŭrigis [[Fastostriko|fastostrikon]] postulante la elliberigon de siaj samrangaj EDA parlamentanoj kiuj estis malliberigitaj aŭ ekzilitaj en la grekaj insuloj. Li finis sian fastostrikon je la elkarcerigo de 7 parlamentanoj de ilia ekzilo. Li estis liberigita el prizono la 16an de Julio, 1954.
 
<!--[[File:Manolis Glezos Soviet stamp.jpg|thumb|right|200px|Glezos sur [[poŝtmarko]] de 1959 eldonita de la [[Sovetunio]].]]-->
La 5an de Decembro 1958 li estis arestita denove kaj kondamnita pro [[spionado]], kiu estis ofta preteksto por la turmentado de la subtenantoj de la maldekstro dum la [[Malvarma milito]]. [[Sovetunio]] reagis cirkulante afrankan [[poŝtmarko]]n kun Glezos, dum la greka registaro respondis per afranka poŝtmarko prezentanta [[Imre Nagy (politikisto)|Imre Nagy.]] Lia elliberigo la 15an de Decembro, 1962 estis rezulto de la publika kriado en Grekio kaj eksterlande, malgraŭ ke li gajnis la Lenin-Pacan Premion. Dum sia dua termino de poŝt-milita politika malliberigo, Glezos estis reelektita kiel parlamentano ĉe EDA en 1961. Je la ''puĉo'' de 21a de Aprilo, 1967, Glezos estis arestita je la 2a post noktomezo, kune kun la restaj politikaj gvidantoj. Dum la ''[[Diktaturo de la koloneloj|Reĝimo de la Koloneloj]]'', la militista diktatorado gvidita de Georgo Papadopoulos, li suferis ankoraŭ aliajn kvar jarojn de malliberigo kaj [[ekzilo]] ĝis sia elliberigo en 1971.