Domingo de Guzmán: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Tonyo movis paĝon Sankta Dominiko al Domingo de Guzmán anstataŭigante alidirektilon: la titolo Sankta ne devus aperi kiel unua elemento de titolo
→‎Vivo: ligilo al arkipastro, kiu kongruus kun la franca fr:archiprêtre ? malateisto povus klarigi...
Linio 5:
Dominiko naskiĝis kiel ''Domingo de Guzmán'' en la urbeto [[Caleruega]] apud [[Burgos]] en [[Kastilio]]. Li estis filo de kastilia nobelo kaj posedanto de granda bieno. La familio proksimis al la katolika eklezio: lia frato Antonio estis pastro kaj en hospitalo engaĝiĝis pri flegado de malsanuloj, kaj lia frato Manes poste ankaŭ aliĝis al al ordeno de dominikanoj.
 
En aĝo de 5 jaroj Dominiko portis al onklo, kiu estis [[arkipastro]]. Tie Dominiko edukiĝis, ĝis li en aĝo de 14 jaroj komencis studi arton en [[Palencia]]. Baldaŭ poste li komencis studi teologion kaj filozofion. Impresita de malsatokrizo, li dum la studado vendis siajn proprajn librojn, por per la vendoprezo helpi al malsatantoj. Dum la jaro [[1196]] li iĝis monaĥo de la ordeno de [[aŭgustenanoj]] ĉe la [[katedralo]] de Burgos kaj kelkajn jarojn poste [[abato]]. En tiu tempo li vivis tre trankvile kaj medite, kun nur minimumaj sociaj kontaktoj.
 
Komence de la 13-a jarcento li kun sia episkopo [[Diego de Acebo]] vojaĝis tra suda Francio, kie tiutempe la movado de [[kataroj]] havis sian kulminon. Li konsciiĝis, ke la anoj de [[Albigensismo]] altiris anojn per sia [[asketismo]] kaj la alta intelekta nivelo de siaj movadaj gvidantoj, kio estis en forta kontrasto kun la vivmaniero kaj la malalta teologia eduko de la lokaj pastroj kaj episkopoj. Krome la kataroj kutimis prediki en la popola lingvo, dum en la katolika eklezio oni principe uzis la latinan lingvon, kiun tre multaj popolanoj ne komprenis. Konvinkite, ke ekzistas pli bonaj vojoj ol perforto en la lukto kontraŭ kristanisma [[herezo]], li komencis, unue kun sia episkopo, vivon de migranta predikanto en la regiono [[Langvedoko]]. Komence li havis malmultan sukceson, sekve ekvivis pli discipline kaj asketisme, pliprofundigis sian teologian studon, por ekhavi pli bonajn argumentojn, kaj engaĝiĝis en teologiaj diskutoj kun la kataroj. Por krei kontraŭpezon al la multaj kataraj monaĥinejoj, en kiuj multaj ankaŭ nemonaĥinaj knabinoj ricevis edukon, li fondis katolikan monaĥinejon. La arkiepiskopo de [[Tuluzo]] disponigis al Dominiko preĝejon kaj domon por monaĥa komunumo.