Gilgameŝ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Fragmentoj de eposa teksto trovitaj en [[Me-Turan]] (hodiaŭa [[Tell Haddad]]) rakontas ke Gilgameŝ-on oni enterigis sub la akvo de rivero ĉe lia vivofino. La Uruk-anoj devojigis la fluon de la rivero [[Eŭfrato]] ĉe Uruk por la celo enterigi la mortan reĝon ene de la riverfundo. En aprilo [[2003]], [[Germanio|germana]] ekspedicio malkovris kion ili opinias la tuta urbo Uruk — inkluzive de, en la iama fluejo de la Eŭfrato, la lasta ripozejo de ties reĝo Gilgameŝ.
 
Spite al la manko de rekta evidento, la plejo da kleruloj ne kontraŭstaras konsideri Gilgameŝ-on historia figuro, aparte post la trovo de enskribaĵoj konfirmantaj la historian ekziston de aliaj figuroj asociitaj kun li: reĝoj [[Enmebaragesi]] kaj [[Aga (Kiŝ)|Aga]] de [[Kiŝ (Sumer)|Kiŝ]]. Se Gilgameŝ estas historia reĝo, li probable reĝis dum ĉirkaŭ la [[26-a jarcento a.K.]] Iuj el la plej fruaj Sumer-aj tekstoj literumas lian nomon '''''Bilgameŝ'''''. Komencaj malfacilaĵoj legi [[kojnoskribo]]n rezultigis, ke Gilgameŝ reenvinisreenvenis mondan kulturon (verŝajne por la unua fojo post pli ol dumil jaroj) en [[1891]] kiel '''''Izdubar'''''.<ref>En [[Alfred Jeremias]], ''Izdubar-Nimrod, eine altbabylonische Heldensage'' (1891). {{(de)}}</ref>
 
En la plejo da tekstoj, ''"Gilgameŝ"'' estas skribita kun la determinilo por diaj estaĵoj (''DINGIR'') — sed ne ekzistas evidento por tiatempa kulto, kaj la [[Sumer]]-aj mitoj pri Gilgameŝ sugestas ke lia diigo estis posta evoluaĵo (malkiel la kazo de la [[Akkad]]-aj dioj-reĝoj). Ĉu historia, ĉu ne, Gilgameŝ fariĝis legenda protagonisto en la ''Eposo pri Gilgameŝ''.