Krimea milito: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 63 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q254106) |
Dalka (diskuto | kontribuoj) e ĉ => Ĉ |
||
Linio 1:
'''Krimea milito''' okazis de [[1853]] ĝis [[1856]] kaj estas la plej sangverŝa kaj paradoksa en mezo de [[19-a jarcento]]. En ĉi tiu milito partoprenis ĉiuj grandaj landoj de tiu epoko. Militteatro estis en [[Balkanoj]] kaj en [[Balta regiono]]; en [[Blanka maro]] kaj en [[Beringa Maro]], en [[Pacifiko]], en [[Kaŭkazo]] kaj en [[Nigra maro]]. Sed ĉefaj bataloj de okcidentaj landoj ([[Britio]] kaj [[Francio]]) kaj [[Turkio]] kontraŭ [[Rusio]] estis en [[Krimeo]]. Tiel milito estas pli fama kiel '''Krimea milito'''. Tie ĉi, ĉe muroj de plej forta militmara bazo de [[Nigramara floto]], okazis eventoj, kiuj havis signifplenajn rezultojn por ĉiuj partoprenantoj.
Unu evento el multaj aliaj estas sieĝo kaj heroa defendado de [[Sebastopolo]], kiu daŭris dum 349 tagoj kaj noktoj. En 12-a de novembro [[1854]] en Sebastopolo komenciĝis legenda agado de granda rusa [[ĥirurgo]], [[akademiano]], [[Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov]]. Dum Krimea milito li unuafoje ekuzadis [[kloroformo|kloroforman]] kaj [[etero|eteran]] [[narkoto]]n, gipsajn [[bandaĝo]]jn, ekfondis medician sortimentadon sur [[batalkampo]] kaj transportevakuon de vunditoj kaj malsanuloj en malfrontaj [[lazareto]]j.
Dum preskaŭ unu jaro en ĉirkaŭaĵoj de urbo kvar sangverŝaj bataloj okazis (la plej konataj el ili estas batalo ĉe la rivero [[Almo (rivero)|Almo]] kaj [[Balaklava batalo]]). Post falo de [[Malaĥov monteto]] aŭguste [[1855]] Sebastopolo estis cedigita, kaj rusarmeanoj transiris al Norda flanko de [[Sebastopola golfo]]. En [[1856]] en [[Parizo]] [[pacpakto]] estis farita, kaj Rusio jam ne rajtis havi floton en Nigra maro.
|