Malala Yousafzai: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Malala Yousafzai''' aŭ '''Malala Yousufzai''' (en [[urduo]] : ملالہ یوسف زئی) estas [[Pakistano|pakistana]] aktivulino pri [[homaj rajtoj]], naskiĝinta la {{daton|12|julio|1997}} en [[Mingora]], en la provinco de [[Ĥajber-Paŝtulando]]. Ŝi vivis en Mingora, ĉefa urbo de la [[Swat]]-distrikto, en nord-okcidenta [[Pakistano]], regiono proksima al la influo de la [[Talibano]]j. Simbolo de la lukto por edukado de la junulinoj kaj kontraŭ la Talibanoj, ŝi plurfoje ricevis honorigojn pakistanajn kaj internaciajn pro siaj opinideklaroj dum en ŝia regiono estis luktoj inter la pakistanaj Talibanoj kaj la pakistana armeo.
 
La 9-an de oktobro [[2012]], ŝi estis grave vundita ĉe la kapo pro [[murdo]]-provo (ŝia lerneja aŭtobuso estis atakita). La agon kondamnis la tuta politikistaro de la lando. Ŝin oni translokis en la hospitalon de [[Birmingham]] en [[Britio]] la 15-an de oktobro, por ke ŝi estu pli profunde kuracata. Pro tiu okazaĵo ŝi nun estas internacie konata.
 
== Biografio ==