Karel Havlíček Borovský: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JoViBa (diskuto | kontribuoj)
Mi aldonis foton kaj referencon.
JoViBa (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Karel HAVLÍČEK Borovský''' ([[31-a de oktobro]] [[1821]] - [[29-a de julio]] [[1856]]), [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] [[ĵurnalismo|ĵurnalisto]] kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekzilis lin al [[Brixen]], nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo '''Tirolaj elegioj''' (esperantigis ĝin Jaroslav Mráz).
 
Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj '''Reĝo Lavra''' (tr. [[Tomáš Pumpr]]) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas '''[[La bapto de caro Vladimir]]''', kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo.<ref>'''''La bapto de caro Vladimir''';'' Karel HAVLÍČEK Borovský: tradukis kaj komentariis Tomáŝ Pumpr. [[Stafeto]]; La Laguna, 1953.</ref>
 
Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."