Esperanta antologio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj) e aldonis kategorion |
malmajuskligo |
||
Linio 1:
'''Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981'''. Antologio de pli ol 850 originale verkitaj poemoj de 163 poetoj, kiu donas superrigardon pri la tuta poezia kulturo de Esperanto; kun postparolo de [[William
ISBN/ISSN 9290170301.
== Recenzo de [[Gaston
Kiam en [[1903]] [[L.L. ZAMENHOF|Zamenhof]] decidis eldoni sian "[[Fundamenta Krestomatio|Fundamentan Krestomation]]", por "servi al ĉiuj kiel modelo de esperantista [[stilo]] kaj gardi la [[lingvo]]n de pereiga disfalo je diversaj [[dialekto]]j", li ne nur elektis specimenojn de korekta [[prozo]] el la jaroj 1889-1895, sed li represis kaj kompletigis (korektinte la kelkajn apartaĵojn de la unua kompilinto), la "[[Liro de la Esperantistoj|Liron de la Esperantistoj]]", en kiu Grabowski, jam en la jaro [[1893]], kolektis la unuajn provojn de nia naskiĝanta [[poezio]]. Per tia farmaniero, la Majstro ne sole montris, kian gravecon li atribuas al la versa parolo, sed krome li certigis la konservadon de tiuj unuaj monumentoj de nia literaturo.
Bedaŭrinde, ekde tiu epoko, neniu simila kolekto estis entreprenita. [[Vilmos
Kaj nun STAFETO, kies gvidanto [[Régulo PÉREZ]] rivalas kun Bleier je entreprenemo kaj sento pri oportuneco, prezentas al ni La Esperantan Antologion, redaktitan de [[William
La libro estas impona: 648 paĝoj oktavaj (1), kun eltiraĵoj el 90 poetoj, kun principdeklara enkonduko, kun postaj bio-bibliografioj, glosaro kaj notaro: Historia dokumento, kiun oni de nun povos konsulti pri ĉio rilata kun la [[Esperanta poezio]]; admirinda bazo por la tiel dezirata Historio de nia literaturo; sed ankaŭ kaj precipe, trezoro de legado, kiun foliumos kaj parkeros ĉiuj veraj versamantoj.
Linio 24:
da lilioj, kaj de Sapfô nur iomete, sed ja rozoj ... <br>
La evoluon de nia poezio Auld dividas en tri partojn, kies limoj estas la du mondmilitoj; kaj ilin li etikedas "Primitiva Romantismo", "Polurita Romantismo" kaj "Metafiziko". Pri tiuj dividoj kaj ties nomoj, oni povus multe diskuti. Mi konsentas, ke la unua mondmilito signas decidigan etapon en nia movado, sed mi ne opinias, ke la dua faris tiel akran tranĉon: nenio vere distingas la postmilitajn numerojn de "Literatura Mondo" disde la antaŭmilitaj (sur la poezia kampo, kompreneble); kaj evidente, kiel li mem agnoskas en Postnoto, Auld estis influita de la etikedoj kutimaj en la brita literaturhistorio. Por Franco, la romantikismo estas skolo jam de longe formortinta, kiun sekvis la Parnasismo, la Simbolismo, la Novklasikismo, la Superrealismo ktp., kaj mi miras, vidante Kalocsay-on klasita inter la romantikistoj; aliflanke nenia "metafizika" skolo iam ekzistis sur la Eŭropa kontinento, kaj mi supozas, ke multaj Francoj, Italoj, Germanoj ktp. hezitos antaŭ tia titolo alkroĉita al [[Marjorie
Pri la konsisto de la Antologio mem, mi jam diris, ke ĝi entenas pecojn de 90 poetoj; el la unua periodo, Auld elektis 23 reprezentantojn: 5 el la latinidaj lingvoj, 3 el la ĝermanaj, 15 el la slavaj. Por la dua periodo, li elektis 43 poetojn, el kiuj 8 el la latinidaj, 14 el la ĝermanaj, 9 el la slavaj, 8 el la finnougriaj kaj 4 el alifamiliaj lingvoj. La trian periodon okupas 24 poetoj: 4 el la latinidaj, 10 el la ĝermanaj, 8 el la slavaj, 1 el la finnougriaj. Entute tio signifas, ke, en tiuj unuaj 70 jaroj de nia literaturo, plej multaj poetoj estis slavlingvaj (32), post ili venis la ĝermanlingvanoj (27); la latinidaj estas nur 18, la hungaraj kaj iliaj kuzoj nur 9. Kompreneble, tio prezentas nur statistikon, kiu ne koncernas la respektivan gravecon de la poetoj kaj de iliaj verkoj (la du ĉefaj poeziocentroj estis evidente la hungara kaj la brita): ĝi iel informas pri la vera disvastiĝo kaj enradikiĝo de Esperanto en la diversaj lingvo-teritorioj.
Linio 30:
Oni neniam kredus, se oni mem ne spertis pri ia analoga tasko, kiom da klopodoj, da traserĉoj, da korespondaĵoj, da vizitoj de bibliotekoj privataj aŭ societaj estas necesaj por kompili tian verkon. Kiom da belaj poemoj restis forgesitaj sur la flaviĝintaj paĝoj de malnova aŭ malmulte disvastiĝinta gazeto! Estas la eble ĉefa merito de tiu ĉi libro, ke ĝi atingebligas ilin al la granda publiko. Sed alia kaŭzo ankaŭ klarigas la relativan senkulturecon literaturan de la esperantistaro: la poemlibroj estis ofte publikigitaj en tre malgranda kvanto, aliaj estis viktimoj de milito aŭ politika purigado, aliaj estas neakireblaj de tuta parto de Eŭropo el financaj kaŭzoj ktp. Kaj tio estas la dua grava utileco de tiu ĉi kolekto, ke tiu, kiu ne povis legi la grandajn poeziajn verkojn, la "Prologo" de Miĥalski, la "Streĉita Kordo" de Kalocsay, la "Kvaropo" de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti, la "Kontralte" de M. Boulton ktp. trovos ĉi tie, per kio kontentigi sian scivolemon, kaj satigi, almenaŭ provizore, sian soifon pri beleco.
La elekto de la cititaj poemoj spegulas la guston de la kompilinto, kaj oni povas ne samopinii kun li pri ĉiu punkto. El la poemoj de Zamenhof, ekzemple, la plej bona ŝajnas al mi "Al la fratoj", ĉar plej simpla en sia emocio kaj fervoro; de Kalocsay mi estus certe citinta la grandiozan "Homo", de Maŭra mi estus preferinta la "De Profundis", de R. Schwartz, la "Moderna Anĝeluso" -- kiujn preterlasis Auld; inverse, mi estus nenion konservinta de K. Vanselow, [[Miloŝ LUKAŜ]], [[Ŝtefo URBAN]], [[Berci DARAZS]] kaj precipe de [[Gaston
La fina parto de la volumo ne estas la malplej valora, almenaŭ por la literaturhistorio: por ĉiu poeto, la kompilinto kaj la eldonisto kolektis ĉiujn haveblajn informojn, kiuj estas senkompare pli riĉaj kaj kompletaj ol tiuj en la "Enciklopedio"; krome notaro klarigas detale ĉiujn enigmajn punktojn, ĉiujn aludojn, lingv-apartaĵojn ktp. de la cititaj poemoj, tiel ke la plej neinicita leganto trovos en la legado nenian malhelpaĵon aŭ malklaraĵon. Fine, tre kompleta glosaro helpas al la facila komprenebleco kaj al la perfektigo de nia poezia vortaro. Kaj tiu ĉi lasta punkto estas io grava: sen la prilaborado de la poezia esprimilaro, sen la larĝa provizo da taŭgaj neologismoj, kiun tridek jaroj da penoj de diverslandaj poetoj havigis al iliaj posteuloj, la vojo de la granda poezio restus barita al Esperanto; pri tio min konvinkis mia sperto de vortaristo, de filologo kaj de redaktoro de revuo.
Jen do la grava verko, kiun malavare donacas al la esperantistaro la kunlaborado de [[Régulo PÉREZ]] kaj de [[William
Jen kial mi ne hezitas aserti, ke la devo de ĉiu esperantista rondo, grupo aŭ klubo estas ja disponigi al siaj membroj, flanke de la klasika [[Fundamenta Krestomatio]], jenan Esperantan Antologion, kiu rilatas al ĝi kiel la floroj al la semoj, kaj prezentas ne malhaveblan kaj ne anstataŭigeblan dokumentaron pri nia lingvo kaj literaturo. Aŭ, se oni estas surdaj al tiaj argumentoj, oni almenaŭ konsideru ĝin kiel potencan armilon de propagando; ĉar, kiel diras la tre rimarkinda "Prospekto" sur la internaj refaldoj de la kovrilo, "en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita kaj kreata de verkistoj el ĉiu lando" ... kaj neniu "plu povos aserti, ke la Internacia Lingvo ne taŭgas por literaturaj celoj, aŭ ke ĝi ne kapablas esprimi la plej altajn pensojn de la homa menso!" Jen per kiaj municioj oni de nun bombardu la Blinkenbergojn!
|