Julja Lermontova: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
Ŝi estis filino de la generalo Vzevolod Lermontov kaj ties edzino Elizaveta Andrejjevna Kossikovskj. Julja kreskis laŭ la grekortodoksa tradicio same kiel la romkatolika tradicio. Dum ŝia infanjaroj ŝi loĝis en [[Moskvo]] kie ŝia patro aktivis en la Kadeta Korpuso de Moskvo. Kvankam ŝia familio ne povis cedi al ŝia interesoj pri sciencoj, ili ne malhelpis la disvolviĝon de ŝia kono pri ĉi fako. Ŝi legis kaj posedis la tutan profesian literaturon kiun ŝi bezonis, kaj ekplenumis hejme simplajn eksperimentojn. Ŝi komence studis Medicinon, tamen, la vido de skeletoj en la dissekcia ĉambro tiom ŝokis ŝin, ke ŝi decidis enmatrikuliĝi en la Petrovskaja Kolegio pri Agrikulturo, en Moskvo, kiu havis bonegan prikemian programon. Kvankam ŝi estis apogita de granda nombro da profesoraro, ŝi ne trovis postenon kaj decidis vojaĝi eksterlanden. Ŝi havis malfacilaĵojn kaj la plejmulto el la virinoj havis malmultajn financajn rimedojn: monrimedoj kelfoje estis destinitaj al junuloj kaj viroj.
 
Pere de sia kuzino Anna Jevreinova ([[1844]]-[[1919]]), la unua virino doktoriĝi pri juro en Rusio, ŝi konatiĝis kun Sofja Korvin-Kruskovskaja ([[1850]]-[[1891]]), la unua matematikistino en Rusio, kiu engaĝiĝis en konvena edziniĝo al Vladimir Kovalevsky ([[1848]]-[[1935]]), kiel oportunokazo por studi eksterlanden kiel edziniĝinta virino. Sofja Kovalevskaja do persvadis la gepatrojn de Julja lasi ŝin iri. Aŭtune de 1869, Julia alvenis al [[Heidelberg|Hajdelbergo]], kie ŝi restis kun la geparo Kovaleskij. Kiel rezulto je la energio de Kovalevskaja, Julia estis akceptita en la laboratorio de [[Robert Bunsen]] ([[1811]]-[[1899]]), kiu estis konata kielpro virinmalamantosia malamo al virinoj. En la laboratorio de Bunsen, li esploris la platinajn kombinaĵojn. Ŝia kuzino, Anna Jevreinova, baldaŭ kuniĝis al ili pro tio ke ŝiaj gepatroj forte malaprobis ke ŝi studis eksterlanden. Ŝia patro preferis vidi ŝin morta ol en Universitato. Ĉar konvena edzineco estis al ŝi malebla, ŝi decidis fuĝi tra la bordo, kaŝita sub la nokto-ombro, ĉe la fajrarmiloj de la gardistoj.
 
En 1871, Lermontova kaj Kovalevskaja interŝanĝis Hajdelbergo je [[Berlino]]. Tie, Lermontova laboris en la laboratorio de [[August von Hofmann]] ([[1818]]-[[1892]]) kaj publikigis siajn unuajn eksperimentojn. Komence de 1874, ŝi kompletigis sian disertacion, kiun ŝi bonsukcese defendis en [[Universitato de Göttingen|Göttingen]].
Linio 28:
 
En 1880, ankoraŭ en [[Moskvo]], Lermontova estis invitita partopreni en studo pri petrolo. Ĉi-brulaĵo, kiu estis malkovrita larĝakvante en la regiono de Baku, estis tiam komencanta ekspluatiĝi en Rusio, kaj ekzistis malmulte da nativaj esploroj pri tiu temo. Lermontova kuniĝis al la Rusa Teknika Societo kaj laboris en ties kemi-teknika teamo ĝis 1888<ref>[https://books.google.de/books?id=LTSYePZvŜYC&pg=PA1489&dq=Julia+Lermontova&hl=pt-BR&sa=X&ei=RcYxVaLCGMShyATJtIFQ&ved=0CGAQ6AEwCTgK#v=onepage&q=Julia%20Lermontova&f=true The Biographical Dictionary of Women in Science: L-Z], Marilyn Bailey Ogilvie,Joy Dorothy Harvey</ref>.
 
==Literaturo==
* [https://tools.wmflabs.org/persondata/p/Julija_Wsewolodowna_Lermontowa Personensuche]