Arnošt Váňa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''Arnošt (Ernesto) VÁŇA''' (naskiĝis [[1909]] - mortis la [[19-a de marto|19-an de marto]] [[1998]] en [[Dudince]] ([[Slovakio]]) estis [[slovaka esperantisto]], forstestro, [[UEA]]-delegito pri vegetarismo.
 
Kiel naŭjara infano li lernis Esperanton kaj konatiĝis kun knabeto [[Tibor SEKELJSekelj|Tibor Sekelj]]. Li membris en [[UEA]] de la komencaj 30-aj jaroj, kaj en [[1946]] li iĝis dumviva membro. En la sama jaro li eldonis propran lernolibron por slovakoj kaj fondis la gazeton [[Esperantisto Slovaka]]. Dum jardekoj li organizis somerajn E-lernejojn en Dudince, kie en 1947 li fondis E-kooperativon, aĉetinte tiucele 50-hektaran farmon, konfiskotan de la ŝtato; nelonge antaŭ la morto li rericevis la bienon kaj, malgraŭ grava malsano, klopodis reordigi ĝin por movadaj celoj.
 
Váňa estis dum jardekoj delegito pri banlokaj aferoj, aŭtomobila turismo kaj vegetarismo. Sindediĉa vegetarano, en [[1971]] li revivigis kaj dum multaj jaroj prezidis [[TEVA|Tutmondan Esperantistan Vegetaranan Asocion]] kaj redaktis (kun [[Christopher FETTESFettes|Christopher Fettes]]) ties organon [[Esperantista Vegetarano]]: meritoj, pro kiuj li fariĝis honora prezidanto de TEVA.
==Verkoj==