Samuel R. Delany: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Aldonis frazojn tradukitajn el la angla-lingva Vikipedio
Linio 8:
 
Delany identigis sin kiel geja viro ek de sia adolesko,<ref>Delany, Samuel R. "Coming/Out". In ''Shorter Views'' (Wesleyan University Press, 1999).</ref> tamen lia malsimpla edzeco kun Hacker (kiu konis lian seksan orientiĝon, kaj kiu identigis sin kiel lesbanino post ilia maledziĝo), instigis kelkajn aŭtorojn nomi lin ambaŭseksema.<ref>Nelson, Emmanuel Sampath. ''Contemporary African American Novelists: A Bio-Bibliographical Critical Sourcebook''; Westport, Connecticut: [[Greenwood Publishing Group]], 1999; pp. 115-116.</ref>
 
Post la morto de la patro de Delany pro pulmona kancero en Oktobro 1960, kaj lia edziĝo en Aŭgusto, li kaj Hacker ekloĝis en la Orieta Vilaĝo najbarejo de Manhattan, ĉe 629 Orienta 5a Strato. Pro la helpo de Hacker (kiu tiam laboris kiel subredaktoro ĉe Ace Books), verkoj de Delany eldoniĝis en lia 20a jaro. Vere li finverkis tiun unuan romanon (The Jewels of Aptor (La Juveloj de Aptor)) dum li estis 19-jara, tuj post kiam li ĉesis la studadon ĉe la City College of New York (Urba Kolegio de Novjorko) post lia unua semestro. Naŭ alte taksataj romanoj eldoniĝis inter 1962 kaj 1968, krom du premio-gajnintaj noveloj (en la kolekto ''Driftglass'' (Drivovitro) en 1971 kaj poste en ''Aye, and Gomorrah, and other stories'' (Jes, kaj Gomoro kaj aliaj rakontoj) (2002)). En 1966, dum Hacker restis en Novjorko, Delany longdaŭre vojaĝis al eŭropo,<ref>Samuel Delany&nbsp;– ''The Motion of Light In Water''</ref> kaj pasis kelkajn monatojn en Turkio kaj Grekio. Ĉi tiuj lokoj troviĝas en pluraj verkoj liaj de tiu tempo, inter aliaj la romano ''Nova'' kaj la noveloj "Aye and Gomorrah" kaj "Dong in a Fisherman's Net (Hundo en la Reto de Fiŝkaptisto)".
 
Kelkaj el liaj sciencfikciaj verkoj estas ''Babel-17'' (1966), ''La Ejnŝtejna Komunaĵo'' (1967), ''Nova'' (1968), ''Dhalgren'' (1975), kaj ''Aflikto sur Tritono'' (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas ''La Juveloj de Aptor'' (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreema verkado en la Universitato Temple en [[Filadelfio (Pensilvanio)|Filadelfio]] en la usonŝtato [[Pensilvanio]]. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.