Ĵurnalismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ĵurnalismo''' estas kaj [[profesio]], kiu okupiĝas pri la diskonigo de informoj en publikaj medioj, kaj la scienco, kiu esploras ĵurnalisman agadon. [[Ĵurnalisto]]j malkovras [[ekonomiko|ekonomiajn]], [[politiko|politikajn]] kaj [[socio|sociajn]] eventojn, observadas kaj kontrolas la potenculojn kaj informas la publikon pri novaĵoj. Krome, ''ĵurnalismo'' ankaŭ povas havi distran aŭ amuzan celoncelojn.
 
== Publikaj taskoj ==
Linio 5:
La taskoj de ĵurnalistoj:
 
* ''Selektado:'' Ĵurnalistoj elektas el la amaso da informoj tion, kion ili publikigos. Oni priskribas tion kiel la "Taskon de pordisto". La elekto baziĝas sur intereso, loka proksimeco, [[novaĵa valoro]], sed kelkfoje ankaŭ sur la interesoj de la [[eldonisto]] aŭ [[redaktoro]], aŭ eble ankaŭ politikaj interesoj de la ŝtato aŭ plej ofte de la eldona entrepreno.
* ''Reserĉo:'' Ĵurnalistoj esploras kaj kontrolas, ĉu la informoj objektive estas ĝustaj, kaj (re-)serĉas novajn aspektojn. Tiu punkto estas grava, ĉar ekzistas multaj ekzemploj, kiam ĵurnalistoj estis fiuzataj per ĵetoĵetado al ili de sensacia informo, kiu poste evidentiĝisevidentiĝas falsaĵo por ies politika profito. Vidu [[esploranta ĵurnalismo]].
* ''Redaktado:'' Kiam ĉiuj informoj kaj aspektoj estas esploritaj, ĵurnalistoj redaktas ilin; ili aliformas la informojn en kompreneblan formon, ekz. tekston aŭ televidan kontribuon. Krome, ili klarigas la informojn tiel, ke ĉiu povu ilin kompreni.
* ''Komentado:'' Se tio estas dezirata kaj necesa, ĵurnalistoj ankaŭ komentas la informojn. Ili kritikas aŭ laŭdas la agitantojn, kaj kejkfoje proponas ŝanĝojn.
Linio 12:
 
Ĝenerale en ĵurnalisma agado oni klare distingas inter ''raportado'' (nur transdono de faktoj, kiuj tamen foje povas esti speciale elektitaj por doni certan impreson) kaj ''opinio'' (kiel ekz. oficiala opinio de gazeto, donata en artikolo de la ĉefredaktoro).
Ankaŭ [[recenzo]] estas esprimo de opinio. La grafika prezentado de tekstoj aŭ bildoj de ambaŭ sekcioj aperas sufiĉe distingataj en publikaĵoj.
 
Libera [[demokratio]] ne ekzistus sen ĵurnalistaj medioj. Ĵurnalistoj publikigas eventojn, ofte ankaŭ tiujn, kiujn la agitantoj sekretigas. Pro tio ankaŭ oni ofte priskribas la komunikilojn[[amaskomunikilo]]jn kiel la ''kvaran potencon'' en ŝtato, aŭ ankaŭ kiel ''gardohundojn de la demokratio''. Aliflanke, en malliberaj politikaj sistemoj la ĵurnalismo ofte subtenas la registaron. Ankaŭ ĵurnalistoj povas esti teorie kaj ŝajne liberaj, sed tamen manipulataj plurmaniere.
 
Art. 19a de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] ankaŭ sekurigas la ĵurnalistan laboron:
Linio 22:
== Ĵurnalista situacio en la mondo ==
 
Laŭ la organizaĵo ''Reporters sans frontières'' (Reporteroj sen limoj), en la jaro [[2003]], 42 ĵurnalistoj estis mortigitaj, ĉefe en [[Azio]]. 766 estis kaptitaj, minimume 1.460 estis korpe atakitaj. Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en [[konstitucio]]j. Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al [[krimo]].
 
ĈijareĈiujare, la [[3-a de majo]] estas la tago internacia de la libereco de la gazetaro.
Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en konstitucio.
Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al krimo.
 
En sia libro "Flat Earth News" (ebenteraj novaĵoj)<ref>Flat Earth News, Nick Davies, Chatto & Windus, London, 2008, ISBN 978-0-7011-8145-1</ref>, brita ĵurnalisto [[Nick Davies]] publikigis la rezultojn de profunda, detala esplorado pri la brita gazetaro kaj komparoj kun la usona gazetaro. Li konkludis ke la situacio en Britio kaj en Usono estas ke la novaĵoj publikigitaj en tiuj du landoj enhavas multajn falsaĵojn. Pro la politiko de la direktoroj de gazetoj kaj televidaj kanaloj por plia profito (plia laborado per malpliaj ĵurnalistoj), ili akceptas raportojn de propagandistoj (angle ''public relations'', ''spin doctors'') kiuj ofte estas mensogaj kaj ĉiam estas tendencaj. Lia unua ekzemplo estas la fiasko pri la [[Problemo de jaro 2000|cimo pri la jaro 2000]]. En 1993 kanada fakulo Peter de Jager avertis ke estis ebleco ke programeraroj povos kaŭzi problemojn je la komenco de la jaro 2000. Sed la gazetaro troigis tion kaj inventis scenojn katastrofajn, sed fantaziajn. Eventuale eventoj pruvis ilin troigaj. Alia ekzemplo estis la mensogoj de britaj kaj usonaj politikistoj por pravigi militon kontraŭ [[Saddam Hussein]] (Irako), dirante ke Irako posedis amasdetruemajn armilojn, kiam tiuj politikistoj sciis ke tio estis [[mensogo]].
Ĉijare, la [[3-a de majo]] estas la tago internacia de la libereco de la gazetaro.
 
En sia libro "Flat Earth News" (ebenteraj novaĵoj)<ref>Flat Earth News, Nick Davies, Chatto & Windus, London, 2008, ISBN 978-0-7011-8145-1</ref>, brita ĵurnalisto [[Nick Davies]] publikigis la rezultojn de profunda, detala esplorado pri la brita gazetaro kaj komparoj kun la usona gazetaro. Li konkludis ke la situacio en Britio kaj en Usono estas ke la novaĵoj publikigitaj en tiuj du landoj enhavas multajn falsaĵojn. Pro la politiko de la direktoroj de gazetoj kaj televidaj kanaloj por plia profito (plia laborado per malpliaj ĵurnalistoj), ili akceptas raportojn de propagandistoj (angle ''public relations'', ''spin doctors'') kiuj ofte estas mensogaj kaj ĉiam estas tendencaj. Lia unua ekzemplo estas la fiasko pri la [[Problemo de jaro 2000|cimo pri la jaro 2000]]. En 1993 kanada fakulo Peter de Jager avertis ke estis ebleco ke programeraroj povos kaŭzi problemojn je la komenco de la jaro 2000. Sed la gazetaro troigis tion kaj inventis scenojn katastrofajn, sed fantaziajn. Eventuale eventoj pruvis ilin troigaj. Alia ekzemplo estis la mensogoj de britaj kaj usonaj politikistoj por pravigi militon kontraŭ [[Saddam Hussein]] (Irako), dirante ke Irako posedis amasdetruemajn armilojn, kiam tiuj politikistoj sciis ke tio estis mensogo.
 
[[Vance Packard]] en "Hidden Persuaders" (kaŝitaj persvadistoj)<ref>Hidden Persuaders, Vance Packard, Usono, 1957, ISBN 0-671-53149-2</ref> montris la minacon de malhonesta raportado, sed konkludis optimisme "Ni povas elekti ne persvadiĝi". Je kvindek jaroj poste, Nick Davies konkludas pesimisme, ke [[Joseph Pulitzer]] probable pravis kiam li diris "Cinika, monavida, demagoga, korupta gazetaro produktos post iom da tempo popolon tiel malnoblan kiel ĝi mem".
Linio 35 ⟶ 32:
== Esperanto en ĵurnalismo ==
En [[2010]] estis establita la grupo da Esperantistoj-Ĵurnalistoj en [[Ipernity]]<ref>[http://www.ipernity.com/group/163115 La grupo da Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Ipernity]</ref>. La celo de tiu ĉi grupo estas uzadi la lingvon kiel ilo por internacia kunlaboro de diverslandaj amaskomunikiloj. En [[septembro 2010]] la grupo enhavis 9 membrojn el [[Rusio]], [[Meksiko]], [[Norvegio]], [[Slovakio]], [[Tajvano]], [[Belgio]], Irano kaj [[Nederlando]].
 
{{ĉefartikolo|Esperanto-gazeto}}
[[Dosiero:1905-01-ge-front.jpg|eta|200px|[[Germana Esperantisto]], [[januaro]] [[1905]]]]
[[Dosiero:Kongreslibro.jpg|eta|dekstre|180px|Kovrilpaĝo de samtempe [[gazeto]] kaj [[kongreslibro]].]]
[[Dosiero:Kontakto2007-3.jpg|eta|200px|''[[Kontakto]]'', revuo de la [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]]]]
[[Dosiero:Kovrilo_Monato_majo_2008.png|eta|200px|''[[Monato (gazeto)|Monato]]'', [[majo]] [[2008]]]]
'''Esperanto-gazeto''' estas [[periodaĵo]] (tradicie, sed malprecize nomita [[gazeto]]) aŭ en [[Esperanto]] aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la [[bibliografio|bibliografia]] kutimo en [[biblioteko]]j oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel [[jarlibro]]j, [[kongreslibro]]j, regule aperantaj [[adreslibro]]j kaj similaj.
 
La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple ''letero'', ''folioj'', ''informilo'', ''cirkulero'', ''gazeto'', ''revuo'', ''ĵurnalo'', ''magazino'' kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.
 
De la unua Esperanto-periodaĵo, ''[[La Esperantisto]]'', aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.
 
===Vidu ankaŭ por Esperanto-gazetoj===
* [[Gazetoteko Lanti]]
* [[La Esperanta Gazetejo]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Gazeto]]
* [[Televido]]
* [[Radio]]
* [[Interreto]]
* [[Indymedia]]
* [[Ĵurnalista etiko]]