Ĵurnalismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
== Ĵurnalista situacio en la mondo ==
[[File:Saddamcapture.jpg|thumb|150px|[[Saddam Hussein]] tuj post esti kaptita; li estis atakita, venkita kaj ekzekutita, dekomence pro la mensogo ke li kaŝas amasdetruajn armilojn kiuj neniam aperis, kvankam la okcidenta gazetaro retamburis pri la afero por justigi la militon: fiagado de okcidenta ĵurnalismo.]]
 
Laŭ la organizaĵo ''Reporters sans frontières'' (Reporteroj sen limoj), en la jaro [[2003]], 42 ĵurnalistoj estis mortigitaj, ĉefe en [[Azio]]. 766 estis kaptitaj, minimume 1.460 estis korpe atakitaj. Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en [[konstitucio]]j. Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al [[krimo]].
 
Ĉiujare, la [[3-a de majo]] estas la tago internacia de la libereco de la gazetaro.
 
[[File:Saddamcapture.jpg|thumb|150px|[[Saddam Hussein]] tuj post esti kaptita; li estis atakita, venkita kaj ekzekutita, dekomence pro la mensogo ke li kaŝas amasdetruajn armilojn kiuj neniam aperis, kvankam la okcidenta gazetaro retamburis pri la afero por justigi la militon: fiagado de okcidenta ĵurnalismo.]]
En sia libro "Flat Earth News" (ebenteraj novaĵoj)<ref>Flat Earth News, Nick Davies, Chatto & Windus, London, 2008, ISBN 978-0-7011-8145-1</ref>, brita ĵurnalisto [[Nick Davies]] publikigis la rezultojn de profunda, detala esplorado pri la brita gazetaro kaj komparoj kun la usona gazetaro. Li konkludis ke la situacio en Britio kaj en Usono estas ke la novaĵoj publikigitaj en tiuj du landoj enhavas multajn falsaĵojn. Pro la politiko de la direktoroj de gazetoj kaj televidaj kanaloj por plia profito (plia laborado per malpliaj ĵurnalistoj), ili akceptas raportojn de propagandistoj (angle ''public relations'', ''spin doctors'') kiuj ofte estas mensogaj kaj ĉiam estas tendencaj. Lia unua ekzemplo estas la fiasko pri la [[Problemo de jaro 2000|cimo pri la jaro 2000]]. En 1993 kanada fakulo Peter de Jager avertis ke estis ebleco ke programeraroj povos kaŭzi problemojn je la komenco de la jaro 2000. Sed la gazetaro troigis tion kaj inventis scenojn katastrofajn, sed fantaziajn. Eventuale eventoj pruvis ilin troigaj. Alia ekzemplo estis la mensogoj de britaj kaj usonaj politikistoj por pravigi militon kontraŭ [[Saddam Hussein]] (Irako), dirante ke Irako posedis amasdetruemajn armilojn, kiam tiuj politikistoj sciis ke tio estis [[mensogo]].