Sally Ride: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rosharuo (diskuto | kontribuoj)
artikolo pri la hieraŭa google-doodle-temulino
 
Rosharuo (diskuto | kontribuoj)
+ kelkaj kategorioj
Linio 1:
[[Dosiero:Ride-s.jpg|thumb|250px|Sally Ride en 1984]]
'''Sally Kristen Ride''' (naskiĝis {{daton|26|majo|1951}} - mortis {{daton|23|julio|1951}}) estis [[usona]] [[fizikisto]] kaj [[kosmonaŭto]]. Naskite en [[Losanĝeleso|Losanĝeleso]], Ride ekhavis postenon ĉe [[NASA]] en 1978 kaj fariĝis la unua usona virino ekster la [[atmosfero]]. Ŝi ankoraŭ tenas la rekordon kiel la plej juna usona kosmovojaĝinto, fluginte tien havante 32 jarojn. Fluginte du fojojn en la [[kosmopramo Challenger]], ŝi forlasis NASA en 1987. Ŝi laboris du jarojn en la [[Centro por Internacia Sekureco kaj Armillimigado]] ĉe [[Universitato Stanford]], kaj poste en la [[Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego]] kiel [[profesoro]] de fiziko, esplorante ĉefe pri nelinia [[optiko]] kaj [[dissemado Thomson]]. Ŝi servis ankaŭ en la enketaj komisionoj pri la pereoj de la du pereintaj usonaj kosmopramoj, [[Kosmopramo Columbia|Columbia]] kaj Challenger. Post la morto, oni eksciis ke ŝi estis lesbanino, kaj oni rigardas ŝin kiel la unua kosmovojaĝinto [[GLAT|GLATa]]. Ŝi mortis en 2012 pro [[pankreata kancero]], 61-jara.
 
[[Kategorio:Kosmonaŭtoj]]
[[Kategorio:Fizikistoj]]
[[Kategorio:GLAT]]