Imperio Malio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
[[Abu Bakr (mansa)|Abu Bakr]], konata ankaŭ kiel '''Abubakari la 1-a''' aŭ '''Manding Bori''', estis la kvina [[Mansa]] ([[monarko|imperiestro]]) de la [[Malia Imperio]], kiu regis el 1275 al 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel ''kankoro sigi'' (nome viziro kaj dua estro) to [[Sundiata Keïta]]. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255 lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bori estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr. Mansa Abu Bakr komencis la malrapidan revenon de Malio al hegemonio en Okcidenta Afriko post kvin jaroj de enlanda milito kaj ekonomia malpliigo. Post dek jaroj, la trono estis puĉita de liberigita sklavo kaj generalo [[Sakura (Mansa)|Sakura]] en 1285.
 
[[Abu Bakr la 2-a]] (floris dum la 14a jarcento), literumita ankaŭ Abubakri, povus esti la naŭa mansa de la Malia Imperio. Li sukcedis sian nevon Mansa Mohammed ibn Gao kaj antaŭis Kanku Musa la 1-a. Abu Bakr la 2-a ŝajne abdikis por esplori la "limojn de la oceano"; tamen, lia ekspedicio neniam revenis. Estas hipoteza polemiko ke en unu el tiaj ekspedicioj maliaj maristoj atingis marbordojn de Ameriko, do unu jarcenton antaŭ [[Kristoforo Kolumbo]].
 
Dum regado de [[Mansa Musa]] (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn [[Timbuktuo]] kaj [[Gao]], sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj ''fulan'' kaj ''tukulor''. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de [[Mekka]] en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.