J. B. de Mello e Souza: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
Li estis membro kaj Prezidanto, dum multaj jaroj, de “Brazila Klubo de Esperanto”.
 
De la 14-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1910, li estis en la VI Internacia Kongreso de Esperanto, en [[Vaŝingtono]], kiel oficiala reprezentanto de la Brazila Registaro kaj de [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]]. Je la 17a de aŭgusto, sub la prezidanteco de D-ro [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], estis disdonitaj la premioj al la gajnintoj de la 2-a Kongresa Literatura Konkurso. La 1-a premio por poezio estis aljuĝita al J.B. Mello e Souza (kun 21 jaroj), pro lia poezio: “La Universala Frateco”. Li estis unu el la malmultaj brazilanoj, kiuj konis persone kaj interparolis kun D-ro Zamenhof. Mello e Souza reprezentis [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]] en la 37a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Oslo]] - [[Norvegio]], en 1952.
 
Mello e Souza reprezentis [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]] en la 37a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Oslo]] - [[Norvegio]], en 1952. Li estis profesoro pri Historio de Ameriko kaj pri la [[portugala lingvo]]. Li estis Direktoro de Colégio Pedro II (suda sekcio). Li instruis ankaŭ ĉe Universitato de Ŝtato Guanabaro, Fakultato de Filozofio Sankta Ursolino kaj ĉe Lernejo Mello e Souza, kiun li fondis kaj direktoris.
 
Multfoje oni konfuzis lin kun lia frato, la profesoro pri matematiko kaj fama verkisto Júlio César Mello e Souza ([[Malba Tahan]]), kiu estis ankaŭ esperantisto kaj ŝatata preleganto pri Esperanto.
 
J. B. Mello e Souza estis entuziasma skoltestro kaj prezidis la “Brazilan Federacion de Skoltistoj”. Li estis fakdelegito pri [[skoltismo]]. De 1906 ĝis 1825, li laboris ĉe Ministerio de Internaj Aferoj kaj Justeco kaj uzis sian prestiĝon por ke [[Brazilo]] estu reprezentata en diversaj E-Kongresoj. Li estis membro de Beletristika Akademio de [[Rio-de-Ĵanejro]], kaj de Brazila Societo de Geografio. Kiel redaktoro de la grava ĵurnalo “''O Imparcial''”, li uzis la pseudonimon “J. Meluza”. Li estis poeto kaj romanisto kaj aŭtoro de libroj por infanoj. Li lasis vastan verkaron pri historio kaj pri siaj rememoroj.