Otomana Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
=== Fondiĝo ===
La imperio estis fondita en la jaro [[1281]] de la tribestro [[Osman la 1-a]], [[bejo]] el unu el la [[Turkio|turkaj]] triboj en [[Malgranda Azio]]. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia propra nomo.
En [[1299]], [[Osman la 1-a]] konkeris la bizancan urbon Mokadeno, la nuntempa [[Bilecik]]. Tiu dato estas la komenciĝo de la otomana imperio kaj de la unua vera otomana armeo. Ĝis sia morto en la jaro [[1326]] Osman la 1-a konkeris plurajn aliajn urbojn kaj fortikaĵojn bizancajn, same kiel iujn najbarajn turkajn prinujojnprincujojn.
 
=== Grandiĝo ===
Linio 54:
 
[[Murad la 1-a]] estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon de [[sultano]]. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro [[1517]] ankaŭ [[kalifo]]j. En [[1453]] sultano [[Mehmed la 2-a]] malprosperigis la [[Bizanca imperio|Bizancan imperion]] per konkero de [[Konstantinopolo]], kiun li igis sia ĉefurbo kun la nomo ''Kostantiniyye'', iomete pli poste ''‏Istanbul'' ([[Istanbulo]]).
 
[[Ahmed la 1-a]] regadis kiel sultano de la Otomana Imperio ekde 1603 ĝis sia morto.
 
=== Apogeo ===
[[Dosiero:Suleyman I of the Ottoman Empire.jpg|maldekstra|eta|[[Sulejmano la 1-a]].]]
Edukado, tekniko kaj universitatoj otomanoj estis admiritaj fine de la mezepoko. Tiuj universitatoj interkonatigis unu al la aliaj la malkovrojn okcidentajn. La admiralo [[Piri Reis]] tiel povis fari kopion de mapo de Ameriko kreita de [[Kristoforo Kolumbo]]. La originalo estis poste perdita, kaj la kopio iĝis la plej malnova mapo de la kontinento. Grandaj potencoj, kaj intelektaj kaj financaj subtenis la ''grandan pordon''. Citindas la migradoj kaj instaloj de judoj [[sefardoj|sefardaj]], funĝantaj [[Hispanujo]]n suferantan la [[inkvizicio]]n, kaj poste de la andaluzaj [[morisko]]j.
 
[[Selim la 1-a]] (Osmanida turka: سليم اوّل, Turka: I. Selim aŭ Yavuz Sultan Selim; naskiĝis la 10-an de oktobro 1465/1466/1470 kaj mortis la 22-an de septembro 1520) estis Sultano de la Otomana Imperio de 1512 ĝis 1520. Sia regado estas notinda pro la grandega ekspansio de la Imperio, precipe sia konkero inter 1516 kaj 1517 de la tuta Mamluka Sultano de Egiptio, kiu inkluzivis Sham, Heĝazon, Tihamah kaj [[Egiptio]]n.
 
En la [[16-a jarcento]], sub la regno de [[Sulejmano la 1-a]] la otomanaj armeoj atingis [[Vieno]]n en [[Aŭstrujo]] en [[1529]] kaj [[1532]], sed ili sieĝis ĝin vane. Vieno iĝis tiel la limo de la plej granda disvastiĝo de la otomana imperio en la okcidento, kiel [[Adeno]] estis la suda limo.
Linio 66:
 
La Otomana Imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta [[Eŭropo]]: [[Bulgario]], [[Serbio]], [[Vsetín|Valaĥio]], parton de [[Hungario]] ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000&nbsp;km<sup>2</sup>. Kompare kun eŭropaj regnoj la Otomana Imperio estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.
 
[[Ahmed la 1-a]] regadis kiel sultano de la Otomana Imperio ekde 1603 ĝis sia morto.
 
=== Falo ===