Sukero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Sucre blanc cassonade complet rapadura.jpg|eta|Diverstipaj montetoj da sukero]]
[[File:Raw sugar closeup.jpg|upright=1.5|thumb|Detalo de kruda (nerafinita) sukero]]
 
La '''sukero''' estas unu tipo de la [[karbonhidrato]]j, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida [[sakarozo]], uzata por dolĉigi [[trinkaĵo]]jn kaj [[manĝaĵo]]jn. La simplaj sukeroj kiel la [[glukozo]] (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la [[metabolo]].
 
Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝaĵo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel [[bruna sukero|bruna]] aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de [[sukerkano]], ne precize kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La [[kando]] estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ travidebla (diafana) sukero.
 
Sukeraj produktado kaj komerco ŝanĝis la fluon de la homa historio laŭ multaj manieroj, influis la [[Koloniismo|formadon de kolonioj]], la pludaŭron de [[sklaveco]], la transiron al deviga laboro, la migradon de popoloj, militojn inter sukerkomerckontrolaj landoj en la 19a jarcento, kaj la etnan komponon kaj politikan strukturon de la Nova [[Mondo]].
 
La mondo produktis ĉirkaŭ 168 milionoj da tunoj de sukero en 2011. La averaĝa persono konsumas ĉirkaŭ 24 kg de sukero ĉiujare (33.1 kg en industriigitaj landoj), ekvivalento al ĉirkau 260 manĝokalorioj por persono, por tago.
 
Ekde la lasta parto de la 20a jarcento, oni polemikis ĉu dieto alta en sukeroj, ĉefe de rafinitaj sukeroj, estas bona por homa sano. Sukero estis ligita al [[tropezo]], kaj supozeble iel responsa aŭ tute metita kiel kaŭzo de [[diabeto]], [[kormalsano]]j, [[frenezo]], makula degenerado, kaj dentomalfortigo. Nombraj studoj estis entreprenitaj por klopodi klarigi tiun aspekton, sed kun variaj rezultoj, ĉefe pro la mafacilo trovi kontrolotajn loĝantarojn liberaj el uzado aŭ konsumado de sukero.
 
== Produktado ==