La konsekro de la printempo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Le Sacre du printemps by Roerich 03.jpg|250px290px|thumb|La konsekro de la printempo]]
'''''La konsekro de la printempo''''', '''''La rito de la printempo''''' aŭ '''''La ceremonio de la printempo''''' (en [[franca]] '''Le Sacre du printemps''', en [[rusa]] '''«Весна священная»''', ''Vesna svyashchennaya'') estas [[baleto]] kaj orkestra koncerto verko de la rusa komponisto [[Igor Stravinski]]. Ĝi estis verkita por la [[Parizo|pariza]] sezono de [[1913]] de la [[Rusaj Baletoj]] de la entrepreno de [[Sergei Djagilev]]; la origina koreografio estis de [[Vaslav Nijinski]], kun scenaraj desegnoj kaj kostumoj de [[Nikolao Roerich]]. Kiam okazis ĝia premiero ĉe la [[Teatro de la Elizeaj Kampoj]] la 29an de Majo 1913, la [[avangardo|avangarda]] naturo de la muziko kaj la koreografio kaŭzis fortan sensacion kaj preskaŭ-tumulton en la aŭskultantaro. Kvankam dezajnita kiel verko por la scenejo, kun specifaj fragmentoj akompanantaj la rolulojn kaj la agadon, la muziko atingis saman se ne pli grandan agnoskon kiel koncerta verko, kaj estas amplekse konsiderta unu el plej influaj muzikaj verkoj de la 20a jarcento.