Pedofilia movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 276:
NAMBLA originas el la geja movado, kiu naskiĝis post la [[Ribelo de Stonewall|tumultoj de Stonewall]], okazintaj en 1969 en Nov-Jorko. Kvankam okazis debato pri la samseksemaj rilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj, la gejrajtaj grupoj estis pli enzorgaj pri aferoj, kiaj polica persekutado, labora diskriminaciado, kuracista prizorgado kaj aliaj. Ĝis iu razio kontraŭ la klientoj de adoleskantaj prostituitoj en Bostono estigis vastan amaskomunikilan raportadon dum la lastaj semajnoj de 1977<ref>Gerassi, John. ''The Boys of Boise'', Nov-Jorko: Macmillan, 1966.</ref>, la afero pri la rilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj ne ricevis sufiĉan atenton por impulsi la kreon de organizaĵo kia NAMBLA.

En 1978, post la sukcesaj klopodoj fare de la gejaj aktivuloj de la Komitato Boston/Boise (Boston/Boise Committee) por fiaskigi kaptilon de la tiama prokuroro de Bostono Garret Byrne por trafi klientojn de adoleskantaj prostituitoj pere de anonima telefona avizlineo, la subkomitato de ĉi tiu grupo organizis en la Bostona Komunuma Preĝejo konferencon pri intergeneraciaj rilatoj kaj aĝo de konsento, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 150 homoj<ref name="glbtq"/>. Post ĉi tiu konferenco, 34 viroj kaj pluraj knaboj grupiĝis por formi la Nord-Amerikan Asocion pri Amo inter Viroj kaj Knaboj (North American Man/Boy Love Association, NAMBLA)<ref group="noto">La enciklopedio ''NewgonWiki'', en sia artikolo «[https://www.newgon.com/wiki/Boston-Boise_affair Boston-Boise affair Boston-Boise affair]» priskribas tiel la eventojn de Boston-Boise:{{Citaĵo|La 8an de decembro 1977, Garrett Byrne, prokuroro de la graflando Suffolk, kiu entenas la tutan Bostonon kaj tri pli malgrandajn periferiajn komunumojn en Masaĉuseco, kunvokis gazetaran konferencon por anonci la kulpigon de 24 viroj sub multenombraj akuzoj pri seksatenco kontraŭ knaboj 8- ĝis 13-jaraj. Li diris, ke la viroj estis supozeble logintaj la knabojn per mariĥuano, mono kaj ludoj, kaj poste perfortis kaj fotis la viktimojn. Li ankaŭ asertis, ke la viroj apartenas al seksa reto, kiu estas nur "«la pinto de la glacimonto"», kaj ke estos pliaj kulpigoj laŭmezure, kiel la esplorado progresos.
La vasta amaskomunikila raportado neniam kontestis la kulpecon de la akuzitaj viroj aŭ la asertojn de Garrett Byrne, sed anstataŭe malhonoris la akuzitojn kaj publikigis siajn fotojn, nomojn kaj adresojn spite al la konstitucia supozata senkulpeco. La 24 viroj kulpigitaj de Garrett Byrne devenis el ĉiuj sociaj tavoloj, de busŝoforo ĝis lernejestro de prestiĝa privata lernejo. Plej multaj perdis sian laboron, multaj perdis sian familion, kaj ĉiuj perdis sian reputacion pro la amaskomunikila raportado.
Tamen, laŭmezure kiel la kazoj disvolviĝadis, evidentiĝis, ke multaj el la faroj kaj akuzoj estis forĝitaj. La plimulto de la viroj ne konis unuj la aliajn. Neniu seksa reto ekzistis. La granda plimulto de la akuzitoj havis seksajn rilatojn kun unu el du 15-jaraj prostituitoj de Revere, Masaĉuseco, iufoje en la apartamento de iu viro nomita Richard Peluso. Peluso havis seksajn rilatojn kun lokaj knaboj de Revere dum 15 jaroj kaj estis arestita sub akuzoj pri misuzo al infanoj ses monatojn antaŭ la kulpigoj pri seksa reto. Neniu el la knaboj implikitaj estis malpli ol 13-jara.
John Mitzel, la aŭtoro de la plej aŭtoritata verko pri ĉi tiuj eventoj, ''The Boston Sex Scandal'', klarigas, ke la akuzoj pri "«seksa reto"» okazis sekve de la aresto de Peluso: "«Fotoj konfiskitaj en la apartamento de Peluso estis uzataj por identigi 64 lokajn junulojn. Ĉiuj estis kaptitaj de policistoj kaj devigitaj elbuŝigi nomojn. Tamen nur dek tri konsentis kunlabori, plej multaj sub premo de la polico, de pastroj kaj de psikiatroj"». La depozicioj de ĉi tiuj dek tri knaboj kondukis al la 24 kulpigoj.
La arestoj estis vaste rigardataj kiel parton de la strategio de la prokuroro por esti reelektita por oka periodo. Jam delonge Byrne uzadis la esplorajn povojn de la prokurorejo por "«malkaŝi"» sensaciajn "«retojn"» de malvirto de unu speco aŭ alia, kiam la tempo por elektado alproksimiĝis, uzante la histerion por konservi nedamaĝita sian printitan nomon kaj sian reputacion kiel publika protektanto kaj batalanto kontraŭ malvirto, kaj neniu iam kuraĝis defendi tiujn, kiujn li celis.
Sed ĉi-foje estis surprizo. La 9an de decembro 1977, membroj de la radikala kolektivo ''Fag Rag'' formis la Komitaton Boston/Boise (Boston/Boise Committee, B/BC) por defendi la rajtojn kaj de la akuzitaj viroj kaj de la knaboj. Boise faris aludon al simila ĉasado de sorĉistinoj okazinta en Boise, Idaho, en 1955, kiam centoj da gejaj viroj, inkluzive de multaj eminentaj civitanoj, estis arestitaj pro seksaj krimoj kun adoleskantoj, pri kiu John Gerassi verkis en ''The Boys of Boise''.
Krom la sensaciista kaj antaŭjuĝa komunikila raportado, la B/BC zorgis pri unu speciala «rekta lineo» instalita de la prokurorejo, por ke la civitanoj telefonu anonimajn avizojn pri viroj, kiuj havas seksajn rilatojn kun knaboj malpli aĝaj ol dek ses. La Rekta Lineo kondukis la skandalon al la tereno de iu ĉasado de sorĉistinoj.
Kelkajn tagojn post la arestoj, sepdek kvin homoj ĉeestis, en la oficejoj de ''Gay Community News'', al urĝa kunveno kunvokita de la B/BC. Iu asistanta prokuroro, Thomas Dwyer, konsentis kunveni kun tri membroj de la B/BC por diskuti la postulojn de la grupo, inkluzive la rezignon de Garrett Byrne kaj la finon de la Rekta Lineo. Tamen la prokuroro rifuzis ambaŭ, do la 15an de decembro 1977 trideko da homoj manifestaciis en City Hall Plaza kaj poste marŝis rekte al la prokurorejo kaj frontis al la asistanta prokuroro Dwyer, sed Byrne denove rifuzis meti finon al la rekta lineo. Finfine, la B/BC denuncis la aferon antaŭ la justico. Konscia, ke la tribunalo estus malhelpinta tion al ĝi, la prokurorejo anoncis, ke ĝi libervole ĉesigis la Rektan Lineon, minimumigante la aferon.
Neniu el la akuzitoj en la afero estis malliberigita. Garrett Byrne estis venkita en 1978 de asistanta prokuroro nomita Newman Flanagan. Byrne supozis, ke la plimulto de la akuzitoj akceptos interkonsenton kun la prokuroro por eviti malfavoran atentigon kaj malliberigon, sed je lia surprizo la vasta plimulto volis juĝon, kaj ĉiuj ĉi juĝoj elpremus la rimedojn de la graflando. Nur unu kazo fakte venis al juĝo: D-ro Donald Allen estis kulpigita pri kvar deliktoj midzi dekkvinjaran viran prostituiton. Kvankam li estis fine deklarita kulpa, la juĝisto kondamnis lin al nur kvin jaroj da libereco sub kondiĉoj —iu signalo por la aliaj akuzitoj, kiuj plejparte alvenis al interkonsento kun la prokuroro kaj ricevis malgravan kondamnon de libereco sub kondiĉoj.
Kvankam multaj volis, ke la seksa skandalo de Bostono senbrue malaperus, ĝi estas ne sen heredaĵoj. Dum oni faris leĝajn esplorojn rilate al la leĝoj pri la aĝo de konsento, la subkomitato de la B/BC sponsoris tion, kion fine estis la unua kunsido de NAMBLA la 2an de decembro 1978. La seksa skandalo ankaŭ evidentigis la dividon ene de la geja komunumo. Tiuj, kiuj celis «akcepteblecon» kontraŭstaris ajnan aktivaĵon, kiu ŝajnas toleri la seksajn rilatojn inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj.}}</ref><ref>Cohen, Art. «The Boston-Boise Affair, 1977-78». ''Gay and Lesbian Review Worldwide'', Vol. 10, n-ro 2, marto-aprilo 2003.</ref><ref>O'Carrol, Tom. ''Pedophilia: The Radical Case'', [http://www.ipce.info/host/radicase/ch_13_notes.htm#9 notoj en la ĉapitro 13]. Londono: Peter Owen, 1980.</ref>.

La celo de la membroj de NAMBLA estis ataki la sociajn kaj leĝajn malpermesojn kontraŭ la konsentaj seksrilatoj inter plenaĝuloj kaj puberaj aŭ adoleskantaj knaboj. La organizaĵo baziĝis sur liberecana argumento: la leĝoj pri la aĝo de konsento estas nenecesa, puna interveno de la registaro en la vivo de ĝiaj civitanoj<ref name="glbtq"/>.

Ĉe la komenco, NAMBLA gajnis konsiderindan subtenon fare de la maldekstraj gejaj grupoj kaj en 1984 iĝis la unua geja organizaĵo en Usono aliĝinta al la [[Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj]] (ILGA)<ref group="noto">En iu deklaracio de NAMBLA de 1994, la delegitoj de NAMBLA en ILGA helpis por redakti ties konstitucion kaj oficialajn poziciojn pri la seksaj rajtoj de la gejunuloj. En 1985, ILGA alprenis pozicion pri «Aĝo de Konsento/Pedofilio/Infanaj Rajtoj», kiu instigas la organizaĵojn konsistigantajn la kolektivon «fari premon sur iliajn registarojn por forigi la leĝojn pri aĝo de konsento». En 1986 ILGA alprenis plian pozicion, kiu diras, ke la asocio «subten[as] la rajton de la gejunuloj je seksa kaj socia memdispono». En 1988 ILGA deklaris, ke ĝi «agnosk[as], ke la nunaj leĝoj pri aĝo de konsento de samseksaj personoj ofte utilas por subpremi kaj ne por protekti ilin». En alia pozicio, alprenita en 1990, ILGA «subten[as] la rajton de ĉiu individuo, senkonsidere de sia aĝo, esplori kaj elvolvi sian seksecon».</ref><ref name="Replies"/><ref name="george">Haggerty, George. [http://books.google.com/books?id=L9Mj7oHEwVoC&pg=PA628&lpg=PA628&dq=chicken+hawk+Adi+Sideman&source=bl&ots=cbuu_94M_m&sig=7kCP_UPaaidtgIdRk6QvniMuu00&hl=en&ei=U-aTTPn_CYvUtQP_x9DkCQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=8&ved=0CCoQ6AEwBzgK#v=onepage&q=chicken%20hawk%20Adi%20Sideman&f=false ''Gay histories and cultures: an encyclopedia''], Taylor & Francis.</ref><ref name="Replies">Radow, Roy. «[http://www.qrd.org/qrd/orgs/NAMBLA/nambla.replies.to.ilga.secretariat NAMBLA Replies to ILGA Secretariat]», NAMBLA, 1994-01-28.</ref>. La egaligo de la aĝo de konsento estis tiutempe ĉefa parto de la gejrajta batalo en Britio kaj aliaj landoj.<ref name="glbtq"/> Kelkaj liberecanoj, kiaj la verkistinoj kaj feministaj gvidantoj Pat Califia, Kate Millett kaj Gayle Rubin, aliĝis al tiu afero<ref name="glbtq"/>. Tamen aliaj gvidantoj de la feminista movado, kiu naskigis la seksan revolucion kaj la lesban movadon rigardis la intergeneraciajn rilatojn kun adoleskantoj kiel instituciigitan problemon kreitan de la patriarkaj strukturoj de la socio<ref>Thorstad, David, «Man/Boy Love and the American Gay Movement», ''Journal of Homosexuality'', (Routledge), Vol. 20 (februaro 1990), n-roj 1-2, pp,. 251–274.</ref>. La opono al NAMBLA iĝis evidentaevidentiĝis en la konferenco, kiu organizis la unuan gejan marŝon en Vaŝingtono, en 1979<ref group="noto">Krom krei plurajn laborkomitatojn, la konferenco devis redakti la politikan dokumenton de la manifestacio. Komence oni aprobis la proponon de la komitato de junaj samseksemuloj (Gay Youth Caucus), kiu petis «Plenajn rajtojn por la junaj samseksemuloj, inkluzive la revizion de la leĝoj pri aĝo de konsento». Tamen, dum la kunveno de la Nacia Kunordiga Komitato, iu grupo de lesbaninoj minacis ne partopreni en la marŝo, krom se oni alprenas anstataŭan formulon. La propono, lanĉita de iu lesbanino kaj fine aprobita de la plimulto el la delegitoj, estis: «Protekti la junajn gejojn kaj lesbaninojn kontraŭ ĉiu ajn leĝo, kiu celas diskriminacii, subpremi aŭ persekuti ilin, en la lernejo aŭ en la socia kaj profesia medioj».</ref><ref>Thorstad, David. «Man/Boy Love and the American Gay Movement», ''Journal of Homosexuality'', n-ro 20 (1990), pp. 251-274.</ref>. En 1980, iu grupo nomita Lesba Grupo – Komitato por la Marŝo de la Geja kaj Lesba Fiero (Lesbian Caucus – Lesbian & Gay Pride March Committee) disdonis flugfoliojn, kiuj instigas la virinojn ne partopreni en la jara geja marŝo de Nov-Jorko pro iu supozata dominado de NAMBLA kaj de ties simpatiantoj super ĝia organiza komitato. La sekvantan jaron, post la minaco de kelkaj lesbaninoj formi pikedojn, la geja grupo de la Universitato de Cornell, ''Gay People at Cornell'' (Gay PAC), nuligis la inviton, kiun ĝi faris al [[David Thorstad]], fondinta membro de NAMBLA, por esti la ceremoniestro de la Geja Festivalo de Majo. Dum la sekvantaj jaroj, pli kaj pli da gejrajtaj organizaĵoj klopodis malhelpi al NAMBLA partopreni en la paradoj de la geja fiero. Kelkaj analizistoj kaj la aktivuloj mem rigardas tiun sintenon, kiu daŭras ĝis nun, kiel malobservon de la rajto al parollibereco agnoskita de la [[Unua Amendo al la Usona Konstitucio]] kaj kiel specon de kultura hegemonio, kiu igas la gejajn grupojn kontraŭstari unuj la aliajn<ref>Brower, Lisa C. Bower; Goldberg, David T. Between law and culture: relocating legal studies''. University of Minnesota Press, 2001, pp. 288-305.</ref>.

La murdo de la gejrajta gvidanto [[Harvey Milk]], la kreskanta influo de la Morala Plimulto dum la prezidantado de [[Ronald Reagan]] kaj la ege malfavoraj politikaj sekvoj de la unuaj jaroj de la [[aidoso]]-epidemio konvinkis multajn gejajn gvindantoj por forlasi la ideon de pli inkluziva politiko<ref name="glbtq"/>. En tiel malamika etoso por la samseksemuloj ĝenerale, la gejaj gvidantoj retiris sian subtenon al la grupoj rigardataj ĉe la marĝeno de la geja komunumo, inter ili NAMBLA, kaj elektis pozicion pli proksiman al la ĉefa fluo<ref name="glbtq"/><ref group="noto">La asocioj por la defendo de la samseksemuloj donis kiel motivon por ilia opono al NAMBLA la ĝeneralan socian malaprobon al pedofilio. Tiuj grupoj malasociis sian batalon por la seksa liberigo disde tiu de la pedofiloj kaj asertis, ke la diskurso de NAMBLA estas nur alibio por la «veraj aktivaĵoj» de ĝiaj membroj. Pat Califia, elstara figuro de la movado por la seksa liberigo en la 1970aj jaroj, asertis ke la malaprobo de NAMBLA fare de aliaj samseksemaj organizaĵoj okazis precipe pro politikaj motivoj. Siaopinie, la grandaj gejaj organizaĵoj malaprobis la pedofilojn nur kiam la oponantoj al la rajtoj de la samseksemuloj komencis uzi ilin por similigi ĉiujn gejojn al la misuzantoj de infanoj. La deklaroj de Steve Endean, geja aktivulo kontraŭa al NAMBLA, estis en la senco de tiu teorio kiam li diris: «NAMBLA nur rompas la movadon. Se oni rilatigas la postulojn de la knabamantoj al la rajtoj de la samseksemuloj, tiuj ĉi neniam havos rajtojn». Edmund White, verkisto kaj geja aktivulo, faris la saman rimarkon en sia libro ''States of Desire'': «Temas pri egoismo. Nia movado ne povas resti ligita kun tiu de la knabamantoj. Ni ne volas scii, kiu pravas: tio estas nur afero pri politika realismo».</ref>. Meze de la 1980aj jaroj, NAMBLA estis preskaŭ sola en siaj pozicioj kaj troviĝis politike izoligita<ref name="glbtq">Johnson, Matthew. "[http://www.glbtq.com/social-sciences/nambla.html NAMBLA]", glbtq.com, 2004. Alirita la 1an de oktobro</ref>.