Petruŝko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''''Petruŝka''''' aŭ '''''Petruŝko''''' (en [[franca]] Pétrouchka; en [[rusa]] ''Петрушка'') estas [[baleto]] [[Burlesko|burleska]] en kvar scenoj. Ĝi estis komponita en 1910–11 kaj reviziita en 1947. [[Igor Stravinski]] komponis la muzikon, kaj, kun Aleksandr Benois, faris la libreton. Miĥail Fokin koreografis la baleton; Benois desegnis la scenojn kaj kostumojn. ''Petruŝka'' estis premierita de la [[Rusaj Baletoj]] de [[Djagilev]] en [[Parizo]] en la 13a de Junio 1911. [[Wacław Niżyński|Nijinski]] ludis la rolon de Petruŝko dum [[Tamara Karsavina]] faris tiun de la ''Ballerina'' (dancistino). Aleksander Orlov ludis la Maŭron, kaj [[Enrico Cecchetti]] la Ĉarlatano.<ref> Balanchine 1952, p. 305.</ref>
 
''Petruŝka'' rakontas la historion de amoj kaj [[ĵaluzo]]j de tri pupoj. La tri estis portitaj al la vivo fare de la Ĉarlatano dum la festo [[Maslenico]] de [[1830]] en [[Sankt-Peterburgo]], [[Rusio]]. Petruŝko amas la ''Ballerina'' (dancistinon), sed ŝi malakceptas lin. Ŝi preferas la Maŭron. Petruŝko koleras kaj suferas, kaj defias la Maŭron. La Maŭro mudasmurdas lin per sia [[cimitaro]]. La fantomo de Petruŝko leviĝas super la pupteatro dum la nokto falas. Li skuas sian pugnon al la Ĉarlatano, poste falas al dua morto.
[[File:Petrutxca de Fokine-1911.jpg|dekstre|thumb|250px|Petruŝka ĉambro de Benois.]]
[[File:Golden Cockerel by A. Benois 01.jpg|thumb|upright=1|dekstre|250px|La ĉambro de la Maŭro de Benois.]]