Rado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
==Deveno kaj historio==
 
===Komencoj===
 
Post la uzo de fajro kaj la transiro al alimentaro-produktanta vivmaniero la apliko de la rado estis la tria paŝo en la pasinteco de la homaro. Kune kun la ĉaro ĝi faris trasponteblaj la distancojn, plifaciligis la transporton de objektoj, sistemigis la komercon, kaj ĝi trovis gravan rolon ankaŭ en la batalado. Ĝia invento estis kontinua kaj komuna rezulto de homoj. Ĝia bezono vekiĝis, kiam la homo de novŝtonepoko setliĝis, daŭrigis terkultivadon per pikfosilo, bredis bestojn kaj estiĝis bezono de ilo por trasporti pli grandajn ŝarĝojn al pli grandaj distancoj, do bezono de ĉaro.
Linio 22:
La plej malnovaj, konataj radoj estis diskoj aŭ plenaj radoj. Ili fariĝis el tri skulptitaj plankoj, kiujn kunfiksis rigidiloj, ĉar la prahomoj sen [[segilo]] per ŝton[[hakilo]] ne povus eltranĉi el trunkoj radon. Kaj tiaj radoj rapide disfalus laŭ la raddirektaj fendetoj. Do oni krevis la trunkon laŭlonge, tiel fariĝis plankoj, el kiuj oni povis fari radon. Tiaj radoj el kelkaj tavoloj estas la plej disvastiĝintaj, kvankam restis malmultaj pecoj de tiuj, primitivaj radoj. En Mezopotamio oni faras la mallongajn vojojn ankoraŭ hodiaŭ per karioloj kun tiaj plenaj radoj.
 
===Eŭropo===
La diferenco de aĝo inter la radoj de Proksima Oriento kaj Eŭropo estas nur kelkaj cent jaroj. Laŭ la vojo de rado al Eŭropo ĝi unue aperis sur la [[stepo]]j de [[Nigra Maro]], poste de tie transiĝis al la [[Balkana duoninsulo]], de tie al la mediterana [[Italio]]. Sur Sud-rusaj ebenaĵoj kaj en Okcident-Eŭropo la kulturo estis malpli evoluinta, kaj tio faras ankoraŭ pli okulfrapa la rapidecon de disvastigo de rado. Sed en la ambaŭ loko estis konata la sekundara uzo de dombestoj, t. e. krom vivanta viandodeponejo la apliko por trenado. La mildigitan okson de [[akvobubalo]] kaj bovo oni povis jugi, kaj en eŭropaj vilaĝoj kaj en Sumerio oni bone sciis, ke la timinda virbovo estas farebla per simpla tranĉeto kvieta tirbesto. Poste la okson oni facile povas jugi, sia korpostrukturo ofertas la jugon. Devis disvastigi nur la tekniko de skulptado kaj senseksigo, la tuta proksim-orienta kulturo ne devis esti transprenota. En la arbara Eŭropo oni lerte scipovis skulpti lignon. Poste la eŭropaj vilaĝanoj kune kun la ĉaro restis je la primitiva nivelo.
 
Linio 28:
 
La plej malnova, eŭropa ĉaromodelo malkovriĝis en [[Budakalász]] en Hungarujo en iu tombejo el la kuproepoko. Ĝi estas malgranda ĉaromodelo kun kompaktaj radoj. La veturilon tiris verŝajne bovoj. El la epokoj de la malfrua bronza ĝis la frua fera estis trovita radoj en 73 trovejoj, inter ili estis ankaŭ ĉaromodeloj. En 1989 en la parcelo Temető (tombejo) de la vilaĝo Börzence dum la dekonstruo de defalaĵejo la arkeologoj trovis fragmentojn de ĉaromodelo el argilo. Ĝi estas maldetale prilaborita, kvadratforma ĉaroŝranko, kies plej granda mezuro estas 5,4 cm. Apud ĝi estis ankaŭ tri radoj. La originala ĉaro estis verŝajne peza lignoĉaro kun radoj kunturniĝantaj kune kun la akso. La pezaj ĉaroj kutime estis tirataj fare de bovo. La modelo verŝajne estis ludilo por infano, kaj ne kultika objekto. La ĉaroj kun masivaj radoj estis uzataj de la fino de la 4-a jarmilo dum unu kaj duona jarmilo.
 
===Rado kun radradio===
La malpeza strukturo de la rado kun radradio ebligis konstrui pli rapdajn, pli malgrandajn pli belajn veturilojn. En Mezopotamio en la 3-a jarmilo a. Kr. eventis bataloj. Per jugo de azeno, pli rapida ol la bovo aperis nova, esperhava batalilo. La sumeroj havis ankaŭ kvarradajn ĉarojn tiritaj per sovaĝaj azenoj. La taktikon de la sekvintajn mil jarojn karakterizis la ĉevaltirita batalĉaro kun radradioj, kiu aperis ĉ. 2000 a. Kr. sur la batalĉaroj de Malgranda Azio, Sirio. La rado kun radradio faris la ĉevaltiritan ĉaron batpova armilo. La evoluo de la bronzmetio larĝiĝis ankaŭ la eblecojn de la lignoprilaborado. Disvastiĝis la malpezaj, sed fortaj ses-, poste pli grandaj ok-radradiaj radoj. En novajn, belajn ĉarojn kun ĉi tiuj radoj jam jugis la antaŭ nelonge domestikitaj [[ĉevalo]]j.
 
Ĉi tiu timiginda armilo kiel ilo de milito, ĉasado kaj rangosigno trovis uzantlokon de [[Atlantiko]] ĝis Ĉinujo. En la [[bronzepoko]] de [[Egiptio]] ĝis la stepoj la plej ĝeneralaj veturiloj estis la ĉevaltiritaj, malpezaj ĉaroj, kiuj travivis imperiojn kaj la bankroton ĉ. 1200 a. Kr.. [[Asirio]] en la [[Ferepoko]] konkeras kruele per la kompletigita militĉaro.
 
Pli malfrue estis inventita la fera nabo kaj la fera bendo kiuj turniĝis ĉirkaŭ grasita akso. La ferbendo estis inkandeskigite surtirita sur la lignoplandoj. Kiam la ferbendo malvarmiĝis , ĝi kuntiriĝis kaj streĉiĝis sur la lignopladoj sreĉe kunteniteninte la tutan radon. (Ĉi tiu metodo restis simila ĝis la 20-a jarcento.) Poste en Europo daŭre kreskigis la signifo de la transportantaj ĉaroj. Uzante benditan radojn oni povis simple fabriki ĉaroj kun kvar radoj. Tian ĉaron povis tiri unu-du ĉevaloj. La malpeza ĉaro estiĝis la plej grava ilo por transportado, eĉ kiam en lo komenco de mezepoko inventiĝas la nova metodo de ĉevaljugado, la brustjugo, Eŭropo kune evoluis kun la daŭre kompletiĝanta ĉevalĉaro. Ĝis la sekvanta granda teknika turno, ĝis la invento de vapormaŝino restis la bestotirataj ĉaroj en uzo.
 
 
== Vidu ankaŭ ==