[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
 
Ankaŭ [[genetiko]], aŭ hereditaj trajtoj el gepatroj, ludas gravan rolon en la determinado de la sanstatuson de individuoj kaj loĝantaroj. Tio povas enhavi kaj la genetikan klinon al kelkaj malsanoj kaj al sankondiĉoj, same kiel al kutimoj kaj moroj kiujn individuoj disvolvigas pere de sia vivostilo ene de siaj [[familio]]j. Por ekzemplo, genetiko povas ludi gravan rolon en la manieron kiel homoj frontas [[Streso (biologio)|streson]], ĉu mensan, emocian aŭ fizikan. Por ekzemplo, [[trodikeco]] estas tre akra problemo en Usono kiu kontribuas al malbona mensa sano kaj kaŭzas streson en la vivo de multaj homoj. (Unu mafacilaĵo estas la temo levita pro la polemiko pri la relativaj fortoj de genetiko kaj de aliaj faktoroj je tio; interagado inter genetiko kaj medio povus iĝis de partikulara gravo.)
 
===Flankaj temoj===
Estas multaj tipoj de santemoj komunaj al multaj homoj tra la mondo. [[Malsano]] estas unu el plej oftaj. Laŭ GlobalIssues.org, proksimume 36&nbsp;milionoj da personoj mortiĝas ĉiujare pro ne-komunikebla (nekontaĝa) malsano inklude korvaskulaj malsanoj, [[kancero]], [[diabeto]], kaj kronika pulmomalsano (Shah, 2014).<ref>Moffett, Tamara. “Top Ten Reasons for Poor Health.” Livestrong. 16a Aŭg. 2014. enretigita 26 Feb. 2014. <http://www.livestrong.com/article/456668-top-ten-reasons-for-poor-health/>.</ref> Pri komunikeblaj malsanoj, kaj virusaj kaj bakteriaj, [[aidoso]]/[[HIV]], [[tuberkulozo]], kaj [[malario]] estas la plej komuna okazigante ankaŭ milionojn de mortoj ĉiujare (2014).
 
Alia sanafero kiu kaŭzas morton aŭ kontribuas al aliaj sanproblemoj estas malbona [[nutrado]] ĉefe inter [[infano]]j. Unu el la homaj grupoj al kiuj malbona nutrado tuŝas ĉefe estas junaj infanoj. Proksimume 7.5&nbsp;milionoj da infanoj sub aĝo de 5 jaroj mortiĝas pro malbona nutrado, kaj tio okazas kutime ĉar ili ne havas monon por akiri aŭ fari manĝon (2014).
 
Korpaj [[vundo]]j estas ankaŭ komuna sanproblemo tutmonde. Tiuj vundoj, kiaj rompitaj [[osto]]j, frakturoj, kaj brulaĵoj povas malpliigi la vivkvaliton de persono aŭ povas kaŭzi mortojn ekzemple pro infektoj rezultaj el vundoj aŭ pro la akreco de vundoj ĝenerale (Moffett, 2013).<ref>Shah, Anup. “Health Issues.” Global Issues. 05a Jan. 2014. Web. 26 Feb. 2014. <http://www.globalissues.org/issue/587/health-issues>.</ref>
 
Kelkaj kontribuaj faktoroj al malbona sankondiĉo estas la elektoj de [[vivostilo]]. Tiuj inkludas [[fumado]]n, kio laŭ LIVESTRONG.com mortigas 443,000 personojn ĉiujare (2013). Ĝi povas inkludi malbonkvalitan [[dieto]]n, ĉu pro troa manĝado aŭ pro tro prema dieto. Malagado povas ankaŭ kontribui al sanproblemoj kaj same manko de [[dormo]], troa alkoholkonsumado, kaj forgeso pri buŝa [[higieno]] (2013).
 
Estas ankaŭ genetikaj malordoj kiuj estas hereditaj de la persono kaj povas varii en kiom multe ili tuŝas la personon kaj kiem ili aperas (2013).
 
La ĉefa sanafero kiu estas plej bedaŭrinda estas ke, spite ke majoritato de tiuj sanproblemoj estas antaŭvideblaj kaj tiele eviteblaj kaj preventeblaj, proksimume mil milionoj da personoj ne havas aliron al sansistemoj (Shah, 2014). Oni povasdiri ke plej ofta kaj damaĝa sanproblemo estas ke multaj homoj ne havas aliron al kvalitaj rimedoj.<ref>{{cite web|url=http://www.un.org/en/globalissues/health/ |title=United Nations Global Issues |publisher=Un.org |date= |accessdate=2014-03-01}}</ref><ref>{{cite web|url=http://www.intrahealth.org/page/the-top-10-global-health-issues-to-watch-in-2013 |title=The Top 10 Global Health Issues to Watch in 2013 |publisher=Intrahealth.org |date= |accessdate=2014-03-01}}</ref>
 
== Proverbo ==