Reprodukta sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
==== Homa reprodukta sistemo ====
La reprodukta sistemo en la [[homo]] estas la tuto da organoj kaj histoj de la [[homa korpo]], kiuj servas por [[reproduktado]]. Homa reproduktado komencas kiam [[viro|vira]] [[spermatozoo]] fekundigas [[virino|virinan]] [[ovo]]n. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.
 
La [[homa reprodukta sistemo]] kutime implikas internan fekundigon pere de [[seksa interludo]]. Dum tiu procezo, la masklo enmetas sian [[Erektiĝo|erektan]] [[peniso]]n en la [[vagino]] de la [[virino]] kaj [[Ejakulo|ejakulas]] [[ejakulaĵo]]n, kiu enhavas [[spermo]]n. La spermo poste veturas tra la vagino kaj uterkolo al la [[utero]] aŭ [[ovodukto]]j por fekundigo de la [[Ovolo (bestoscienco)|ovolo]]. Post sukcesa fekundigo kaj trudigo, okazas [[Gravedeco (animaloj)|gravedeco]] de la [[feto]] ene de la ina utero dum proksimume naŭ monatoj; tiu procezo estas konata kiel [[gravedeco]] ĉe homoj. Gravedeco finas per [[nasko]], kio okazas prr kuntiriĝo de la [[muskolo]]j de la utero, la plilarĝiĝo de la uterkolo, kaj la apero de la bebo for el la vagino (nome ina genera organo). La beboj kaj infanoj de homoj estas preskaŭ senhelpaj kaj postulaj altajn nivelojn de [[patrozorgo]] dum multaj jaroj. Unu el gravaj tipoj de patra zorgo estas la uzado de [[laktoglando]]j en la inaj [[mamo]]j por [[Mamnutrado|mamnutri]] la bebon.<ref>[http://users.rcn.com/jkimball.ma.ultranet/BiologyPages/S/Sexual_Reproduction.html Sexual Reproduction in Humans.] 2006. John W. Kimball. Kimball's Biology Pages, and online textbook.</ref>
 
La ina reprodukta sistemo havas du funkciojn: la unua estas produkti ovoĉelojn, kaj la dua estas protekti kaj nutri sian idon ĝis nasko. La maskla reprodukta sistemo havas unu funkcion, kiu estas produkti kaj liveri spermon. Homoj havas altan nivelon de seksa diferencaro. Aldone al diferencoj en preskaŭ ĉiu reprodukta organo, nombraj diferencoj tipe okazas ĉe [[duarangaj seksaj karakteroj]].
 
===== Vira reprodukta sistemo =====