[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
La [[vero]] referencas al tio kio estas reala, dum [[falso]] referencas al tio kio ne estas. [[Fikcio]]j estas konsiderataj nerealaj.
 
==Rilataj konceptoj==
Inter rilataj konceptoj estas [[vero]], [[fakto]], realeco, mondorigardoj, kaj teorioj de realo.
 
Ofta parollingva uzado de ''realeco'' signifus "perceptoj, kredoj, kaj sintenoj al realeco," ĉar en "Mia realo ne estas via realo." Tio estas ofte uzata ĝuste kiel [[Konversacia lingvo|konversaciismo]] indikanta ke la partoj en konversacio interkonsentas, aŭ devus interkonsenti, ne por diskutetaĉi pri diferencaj konceptoj de kio estas realo. Por ekzemplo, en religia diskutado inter amikoj, unu povus diri (ŝerceklopode), "Vi povus malkonsenti, sed en mia realo, ĉiu iras al la ĉielo."
 
Realo povas esti difinita laŭ maniero kiu ligas ĝin al mondorigardoj aŭ eliras el ili (konceptaj kadroj): Reale estas la totalo de ĉiuj aĵoj, strukturoj (faktaj kaj konceptaj), okazaĵoj (pasintaj kaj estantaj) kaj fenomenoj, ĉu observeblaj aŭ ne. Tio estas kion mondorigardo (ĉu bazita sur individua aŭ kunhavanta homan esperton) finfine klopodas priskribi aŭ mapi.
 
Kelkaj ideoj el fiziko, filozofio, sociologio, [[literatura kritiko]], kaj aliaj fakoj formas variajn teoriojn de realo. Unu tia kredo estas ke simple kaj laŭvorte ne ''estas'' realo trans la perceptoj aŭ kredoj kiun oni havas pri realo. Tiaj sintenoj estas resumitaj en la populara aserto "Percepto estas realo" aŭ "Vivo estas kiel oni perceptas realon" aŭ "realo estas kion vi povas eviti" (Robert Anton Wilson), kaj ili indikas kontraŭ-[[realismo]] - tio estas, la vidpunkto ke ne estas objektiva realo, ĉu agnoskita eksplicite aŭ ne.
 
Multaj el la konceptoj de scienco kaj filozofio estas ofte difinitaj [[kulturo|kulture]] kaj [[sociologio|socie]]. Tiu ideo estas prilaborita de [[Thomas Kuhn]] en sia libro ''The Structure of Scientific Revolutions'' (1962). Pri similaj temoj ''The Social Construction of Reality'', libro pri la [[sociologio de sciaro]] verkita de [[Peter L. Berger]] kaj [[Thomas Luckmann]], estis publikigita en 1966.
 
== La problemo de realo en kvantuma mekaniko ==