Ponto Alkonetaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|La translokigitaj pontorestaĵoj dum alta maloftega akvonivelo. La '''Ponto Alkonetaro''' (en hispana...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Ponto Alkonetaro''' (en [[hispana lingvo|hispana]]: ''Puente de Alconétar''), konata ankaŭ kiel ''Puente de Mantible'', estis romia segmenta [[arkoponto]] en la regiono [[Ekstremaduro]], [[Hispanio]]. La [[Grek-romia antikvo|antikva]] strukturo, kiu montras ebenecajn arkojn kun proporcio de malfermo al leviĝo de 4–5:1, estas unu el plej fruaj en sia tipo.<ref> Durán Fuentes 2004, p. 184; Fernández Casado 1970; Prieto Vives 1925, p. 150</ref> Pro ties dezajno, oni supozas, ke la ponto estis starigita komence de la 2a jarcento fare de la imperiestroj [[Trajano]] aŭ [[Hadriano]], eble sub la gvidado de [[Apolodoro de Damasko]], la plej fama arkitekto de la epoko.<ref>Prieto Vives 1925, p. 155; O'Connor 1993, pp. 108f.; Galliazzo 1994, p. 359}</ref>
 
La preskaŭ 300 m longa Ponto Alkonetaro utilis kiel trapasejo por la romia ''[[Via de la Plata]]'', la plej grava nord-suda konekto en okcidenta [[Hispania]],<ref name="O'Connor 20">O'Connor 1993, p. 20</ref> super la rivero [[Taĵo]], nome la plej longa rivero de [[Iberio]]. Ĝi supozeble restis serve ĝis la [[Reconquista]], post kio nombraj frumodernaj rekonstruadoj klopoditaj de hispanaj inĝenieroj malsukcesis. La ruinoj, kiu estis ĉefe sur la dekstra riverbordo, estis translokigitaj kelkajn kilometrojn norden el sia origina loko en 1970 kiam estis kreita la baraĵo de la [[Alkantara Akvorezervejo]] multajn kilometrojn sudokcidente. Kurioze tiu ponto havas la saman etimologion kiel la ponto Alkantaro, la samnoma vilaĝo kaj eĉ la akvobaraĵo kaj akvorezervejo, nome el la araba radiko ''al+k-n-t-r'', kun la signifo ''ponto''. Nun laŭ la rivero unue estas Alkonetaro, tuje la diglago, tre sudokcidente la baraĵo, apud la vilaĝo kaj iom pli sude (ĉ 1 km) la [[ponto Alkantaro]]. Multajn kilometrojn pli okcidente ĉe la sama rivero okcidente de la urbo [[Lisbono]] estas nuntempe kvartalo Alkantaro ankaŭ kun nomo rilata al iama ponto eble ne super la Taĵo sed super alfluanto.
 
== Notoj ==