Surfado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 52 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q159992)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
La unua formo de ondorajdado probable estis la "korpo-surfado", do subenglitado de altaj ondoj sen tabulo aŭ ajna helpilo, nur per la propra korpo. Sekve faskoj da plantoj, etaj arbotrunkoj, lignaj bretoj aŭ pintoj de kanuoj uziĝis kiel helpiloj. En tiu formo la ondorajdado estis konata ĉie en Polinezio, kaj ankaŭ en iuj proksimaj ĉirkaŭaj regonoj. Ĉefe sur la insulo [[Tahitio]] evoluis la sporto de staranta ondorajdado sur tabulo. Virinoj kaj viroj de ĉiuj sociaj klasoj kaj aĝogrupoj tie praktikis la sporton.
 
Laŭ la setligo de orienta Polinezio ekde Tahitio en tiu formo venis al la [[Markiza Insularo]], al [[Novzelando]], [[Rapao]], sur la [[Paskinsulo]]n kaj al [[Havajo]]. Sur la havaja insularo pluevoluiĝis la sporta tekniko ĝis la diagonala subenglitado. La socian signifon de ondorajdado substrekis la tradicioj, ke la golfetoj kun la plej altaj kaj el surfa vidpunkto "plej bonaj" ondoj estis rezervitaj por la havajaj reĝoj kaj por la ceteraj loĝantoj estis markitaj per [[tabuo]]. Unufoje jare en Havajo okazis la ''Makahiki-festo'': La laboro interrompiĝis por tri monatoj, por ĝui disrtondistron, sporton, dancadon kaj festenojn. Apartan signifon en la festado havis la ondorajdaj konkursoj, kiuj allogis milojn da spektantoj. Ondorajdado klare estis la nacia sporto de Havajo.
 
Ankaŭ en [[Mikronezio]] (ekzemple la insularo [[Fiĝio]], [[Novgvineo]]) kaj [[Melanezio]] (ekzemple la [[Marŝala Insularo|Marŝala]] kaj [[Karolina Insularo]]j) praktikiĝis ondorajdado, tamen nur tie kie fortis la polinezia influo.