Kurona lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 21 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q35857)
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
== La "malnova" aŭ origina kurona lingvo ==
La "malnova" aŭ origina kurona lingvo estas elmortinta lingvo, kiun parolis la [[balta lingvaro|balta]] popolo [[kuronoj]], kiu vivis en la teritorio [[KurlandoKuronio]], kiu kovris la duoninsulon de la nuntempa okcidenta [[Latvio]] (regiono ankoraŭ nun latve nomata ''Kurzeme'') kaj borde de la [[Balta Maro]] sude de ''Kurzeme'', do en la pleja okcidento de la nuna [[Litovio]] kaj la nordo de la ekde la 13-a jarcento germana regata provinco [[Orienta Prusio]], la nuna [[Kaliningrada provinco]] de [[Rusio]] – ĉirkaŭ la [[kurona laguno]]. Kvankam baze [[balta lingvaro|balta lingvo]], la malnova kurona lingvo ankaŭ estis proksime rilata al la [[finn-ugra lingvaro|finn-urgraj]] [[finna]] kaj [[estona lingvo]]j.
 
Tiu lingvo malaperis dum la 17-a jarcento, lasante nur iujn spurojn en la okcidentaj dialektoj de la [[latva]] kaj [[litova lingvo]]j, aparte la [[ĵemajtia dialekto]]. Neniuj skribitaj dokumentoj en la lingvo estas konataj, sed iuj frumezepokaj tekstoj en la litova lingvo el la pleja okcidento de Litovio montras rimarkeblan influon de la malnova kurona lingvo.