Karbona dioksido: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Carbon-dioxide-2D-dimensions.png|right|thumb|200px|Karbona duoksido]]
#REDIRECT [[karbona dioksido]]
'''Karbona duoksido''' (CO<sub>2</sub>) estas senkolora, senodora [[gaso]], pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo ([[sublimado|sublimiĝas]]), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.
 
Ĝi solviĝas en akvo al [[karbonata acido]] (H<sub>2</sub>CO<sub>3</sub>). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj [[trinkaĵo]]j, al kiuj la karbonata acido donas piketan, acidetan guston.
 
Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple [[puto]]j aŭ [[silo]]j. Vidu: [[mosto]]
 
La karbona duoksido estas ĉefa komponanto de la [[aero]], kun ĉ. 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la [[fotosintezo]]. Krome, ĝi estas baza aganto en la [[forceja efiko]] kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties elsendon al la [[atmosfero]] dum la lastaj jardekoj (fine de la [[20-a jarcento]] kaj komenco de la [[21-a jarcento]]).
 
== Media problemo ==
Ekde la [[industria revolucio]] oni elsendis al la atmosferon milionojn da [[tuno]]j de karbona duoksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la [[1840-aj jaroj]] pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de [[karbo]], grandega produktanto de karbona duoksido, la elsendo de CO<sub>2</sub> draste pliiĝis. Post la [[Dua Mondmilito]] okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj elsendoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la [[Unua Mondmilito|Unua]] kaj la [[Dua Mondmilito]], post la ekonomia krizo de [[1929]], post la dua petrolkrizo de [[1979]] kaj post la krizo de la finonta [[Sovetunio]]. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en [[Azio]] pro la tiutempa rapida industria kresko, sed ankoraŭ la elsendo de CO<sub>2</sub> okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en [[Usono]].
 
== Ĉefaj produktantoj (en 2004) ==
* Usono, kun 7,067 milionoj da tunoj (tiom kiom la ok sekvantaj produktantoj kunaj).
* [[Rusio]], 2,024.
* [[Japanio]], 1,355.
* [[Germanio]], 1,015.
* [[Kanado]], 758.
* [[Britio]], 665.
* [[Italio]], 582.
* [[Francio]], 562.
* [[Aŭstrio]], 529.
* [[Hispanio]], 427.
 
Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de la [[Protokolo de Kioto]] ([[1997]]). Nur en Usono funkcias pli ol 245 milionoj da veturiloj. Usono respondecas pri 27 % de la elsendoj, dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta [[Afriko]] nur pri 2,5 % kaj [[Sudameriko]] pri 3 %. Mezaveraĝe la elsendo de CO<sub>2</sub> estas kaŭzita de la produktado de [[elektro]] (33 %), [[industrio]] (25 %), [[transporto]] (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).
 
== Referencoj ==
* ''El País'', 5a de junio [[2008]], Gustavo Hermoso, "Presente, pasado y futuro de las emisiones de CO<sub>2</sub>", bazita sur datenoj de ''The Atlas of Climate Change'', The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Tergaso]]
* [[Senarbarigo]]
* [[Karbonduoksido en ekonomio]]
 
{{Commons|Carbon dioxide}}
 
[[Kategorio:Karbonduoksido| ]]